praktiko

*praktik/o


Apliko de la reguloj aŭ principoj de arto aŭ scienco, kontraste kun la teorio: mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon (Z); post kelka praktiko oni facile alkutimiĝas al la uzado de 'vi' (Z); plej efika prediko estas praktiko; praktiko konvinkis min, ke la lingvo bezonas ian nekapteblan 'ion' (Z).
  • praktika
    1. Rilata al aplikado de principoj aŭ reguloj: praktika malfacilaĵo (B); fari longajn kaj vastajn praktikajn provojn kun sia projekto (Z); praktika konkludo; praktika uzebleco (Z); regularo fondita sur la praktika sperto, kiun dujara laborado donis al mi (Z).
      efektiva, fakta, konkreta, materiala.
    1. Konforma al sia destino aŭ celo, facile kaj oportune uzebla: praktika instrumento; senbrua, sed praktika kaj efika laboro; se kelkaj flankoj de la regularo poste montriĝos nepraktikaj [...] (Z).
      konvena, oportuna, taŭga, laŭcela.
    1. Celanta nur materialajn utilojn, scianta apliki la teorion kaj efektive plenumi la aferojn: revuloj, ne praktikaj homoj; la homoj miras, kiamaniere en nia praktika tempo povas aperi tiaj malsaĝaj fantaziuloj (Z).
  • praktike
    Tiel, se oni konsideras nur la praktikan flankon; simile al, kvazaŭ, proksimume: praktike senefika.
  • praktiki (tr)
    Efektive plenumi sian profesion ks: kiam oni praktikas la metion en grandaj mezuroj [...] (Z); praktiki ian arton (Z), la sportojn, medicinon; praktiki kiel kuracisto (Z); praktikanta kuracisto (kiu prizorgas sian klientaron, kontraste kun hospitala aŭ emerita kuracisto).
  • praktikado
    Agado de iu, kiu praktikas: la praktikado de juro; akiri grandan praktikadon.
  • praktikeco
    Eco de io praktika.
  • praktikemo
    Eco de iu, kiu ĉefe konsideras la praktikan flankon de la aferoj.
  • praktikisto
    Homo, kiu praktikas profesion (precipe de kuracisto aŭ advokato).
  • nepraktika
    Ne havanta praktikecon.

    praktiko


    Apliki teorion al la praktikado.
    apliko.efektiva.efika.ekzerci : lertigi (sin aŭ alian) per praktika ripetado.fakta.konkreta.konvena.laŭcela.materiala.nepraktika.oportuna.realigi.sperta : kiu havas sciojn, akiritajn per praktikado kaj ekzercado aŭakiritajn pro travivaĵoj; sperti: ekhavi sciojn per praktikado aŭ protravivaĵoj.taŭga.teorio.utila.uzebla.uzebleco.vivo.
    agi. akiri. efektiva. fari. komerci. kutimi. kvalito. lerni. lerta. malbona. ripeti. scienco. sperta.

    Iel rilatitaj:

    abstraktx agx akirx efektivx farx komercx kutimx kvalitx lernx lertx malbonx materialx ripetx sciencx spertx teorix