felto

*felt/o

ŝtofo ne teksita, farita el kungluitaj kaj kunpremitaj haroj aŭ laneroj.
  • felta
    1. De, el felto: felta ĉapelo.
    1. Simila al felto: felta muskotapiŝo.
  • felti (tr)
    Kunpremi mane aŭ maŝine bestoharojn por fari felton: felti lanon.
  • feltiĝi
    Alpreni la konsiston, la aspekton de felto: tro longe portata trikoto feltiĝas.
  • feltizi, feltogarni
    Provizi per felta garnaĵo: feltizi la flankojn de pordo, la subaĵon de tapiŝo.

    felto


    Iel rilatitaj:

    burkx materialx pordx ŝtofx ŝux