vakso

*vaks/o

  1. Substanco blanka aŭ helflava, algluiĝema kaj knedebla, sekreciata de abeloj kiel materialo de iliaj ĉeloj, iafoje uzata por fari kandelojn, por modli ks: kiel vakso fandiĝas de fajro (X) [...] ; mola kiel vakso (Z) (mildanima); cignoj el vakso (Z); vakskandeloj (Z). SIN. abelvakso.
    stearino.
  1. [KEMIO] (kn) Sterido tre malfacile hidrolizebla, produktata de animalo aŭ vegetaĵo: animalaj vaksoj (de iuj insektoj, ekz. abelo, koĉo, de kaĉaloto k.a.); vegetaĵaj vaksoj (kiuj igas akvoimuna la epidermon de la folioj, fruktoj ktp; abundaj ekz. de miriko kaj uruŝio).
    prujnumo, spermaceto.
  1. [KEMIO] Analoga substanco, kemie fabrikata: minerala vakso (SIN. ozokerito); parafina vakso k.a.
  • vaksa
    Konsistanta el vakso aŭ aspektanta kiel vakso: vaksaj modlaĵoj; (f) vaksa vizaĝo (B) (de malsanulo).
  • vaksi (tr)
    ŝmiri per vakso: vaksi la plankon (B); la malgrandajn pecojn ŝi uzis por vaksi per ili sian fadenon (Z); zorge vaksitaj mebloj.
  • abelvakso
    Vakso 1.
  • vaksimaŝino
    Elektra aparato, uzata por vaksi la plankojn.
  • modlovakso
    Speciala vakso por modlado.
  • orelvakso
    Cerumeno.
  • parafinvakso
    Vd parafino.
  • *sigelvakso
    Miksaĵo el ŝelako, kolofono kun terebintina esenco kaj pigmento, uzata por sigeli: stangeto el sigelvakso; ŝi faris al la flikilo kapon el sigelvakso (Z).
  • skivakso
    Grasa ŝmiraĵo, uzata por faciligi la glitadon de la skioj.
  • tervakso
    Ozokerito.

    vakso


    Iel rilatitaj:

    abelx ambrx arbx batikx cerezinx cerumenx domx kandelx materialx plankx