vaporo

*vapor/o

  1. Humida aermiksaĵo, kiu leviĝas el malseka korpo sub efiko de varmo: el la kaldrono eliras vaporo (Z); kuiriston vaporo satigas (Z) (pf); la vaporo de ilia elspiraĵo kuniĝis kun la vaporo ĉirkaŭanta la ŝvitantajn cervojn kaj formis moviĝantan nubon (B); malaperis, kiel vaporo (Z); (f) havi iom da vaporo en la kapo (Z) (ne plu klare pensi, pro ebrieto).
  1. [FIZIKO] Gasa formo de normale likva aŭ solida substanco: vaporo de akvo, de etero, de hidrargo; saturita vaporo (en ekvilibro kun la naskanta likvo); supervarmigita vaporo; subfridigita vaporo; [MEDICINO] inhali jodajn vaporojn; [ŜIPOJ] meti la tutan vaporon.
  • vapora
    Havanta formon aŭ aspekton de vaporo: vapora nebulo, tulo.
  • vapori (ntr)
    Eligi vaporon: sur la tablo plej bonguste vaporis rostita ansero; kiam en somero la herbejoj vaporas (Z).
  • vaporaĵo
    Ia formo vapora: densa nebulo lacigis la rigardon per siaj molaj vaporaĵoj (B).
  • vaporeto
    Tre delikata vaporo.
  • vaporigi
    Fari ion vaporo: vaporigi akvon en kaldrono (B); (f) dum la metalo riĉa de nia volo estas vaporigata de ĉi scienca kemiisto (K).
  • vaporigilo
    Aparato, en kiu pro aerfluo ia likvo estas elblovata en formo de fajnaj eroj.
  • vaporiĝi
    Iĝi vaporo: la akvo vaporiĝas je la ordinara temperaturo; la vaporiĝa varmo (kvanto da varmo, necesa por vaporiĝo de unu molo).
  • vaporiĝema
    Tia, ke ĝi facile kaj rapide vaporiĝas: vaporiĝema esenco, alkalo.
  • vaporumi
    [KUIRARTO] Vaporkuiri: vaporumita ansero.
  • vaporizi
    Pritrakti korpon per vaporo aŭ vaporigita substanco: vaporizi drapon, artritan membron.
  • vaporforta
    Efikata de la forto de vaporo: vaporforta veturado (Z).
  • vapormetro
    Manometro por vaporo.
  • vaporpremo
    Premo de la vaporo en vapormaŝino.
  • elvaporiĝi, forvaporiĝi
    Malaperi, vaporiĝante: la akvo el la kaserolo elvaporiĝis; (f) ĉu via kuraĝo jam forvaporiĝis?
    elĉerpiĝi, estingiĝi, foriĝi, sveni.
  • elvaporilo
    [ŜIPOJ] Aranĝaĵo, por ellasi la vaporon de ŝipmaŝino.


    Havi glason troan, iom da vaporo en la kapo. La akvo vaporiĝas je la ordinara temperaturo. li forvaporiĝis. --- akvo. boli : pri akvo: havi temperaturon de 100°C; transiri de likvo al gaso: de akvo al vaporo. distili : apartigi substancojn per vaporigo kaj re-likvigo. etero. gaso : io ne solida kaj ne likva (akvo je malpli ol 0 gradoj Celsiaj estas solido (glacio), inter 0 kaj 100°C likvo (akvo), super 100°C gaso (vaporo)). helico : linio sur la ekstero de cilindro de malsupre oblikve supren (kiel ĉe ŝraŭbo); rotacianta aparato ŝraŭboforma (aŭ kun oblikvaj elstaraĵoj) por movi ŝipon, flugmaŝinon, akvon, aeron., aŭ por esti movata de akvo, aero aŭ vaporo. humida : malseketa; vapor-enhava (aero). kaldrono. malaperi. maŝino : aparato por produkti ion aŭ fari iun laboron, (ĝenerale) funkciigata per elektro, petrolo, vaporo. nebulo : densa akva vaporo (malalta nubo) malklariganta la vidon. nubo : amaso da densa vaporo en aero, kaŝanta (parte) la ĉielon; tio el kio falas pluvo. parfumo. roso : vaporo gute likviĝinta nokte sur plantoj. rosumo. temperaturo. tulo. vaporbanado. vaporo : gasforma akvo (pli ol 100°C); vapori: eligi vaporon; vaporiĝi: fariĝi vaporo (figure: malaperi). vaporŝipo. vaporumilo.
    bani. fiziko. gaso. lokomotivo maŝino. naturo. nubo. seka.

    Iel rilatitaj:

    ajutx atmometrx banx blovx bolx brezx brumx dekatx fizikx fumx gasx kuirx lokomotivx materialx maŝinx naturx nebulx neĝx nubx saŭnx sekx ŝipx