gumo

gum/o

  1. [BOTANIKO] Pli-malpli viskoza, glueca, glucida (precipe pektina) substanco, kiu ŝvitiĝas el la trunko de iuj arboj, nature aŭ post entranĉo: araba (akacia), traganta ( [VIDU] astrakanto), migdala, amela gumo; la gumojn oni uzas por apreti aŭ kiel dolĉigaĵon en pasteloj ks.
    mucilago, gumiguto.
  1. = kaŭĉuko.
  1. = frotgumo: inka, krajona gumo [VIDU] absceso.
  • guma
    El gumo: guma mucilago; guma tubo (Z).
  • gumi (tr)
    ŝmiri aŭ densigi per gumo: gumi akvon, likvon; gumita papero, poŝtmarko, tafto.
  • gumeca
    Havanta la aspekton de gumo.
  • gumozo
    [BOTANIKO] Plantmalsano, karakterizata de la ŝvitado de abundaj gumgutoj.
  • forgumi
    Forigi, frotante per frotgumo: forgumi krajonan noton, fingromakulon.
  • maĉgumo
    Produkto, farita precipe el ĉiklo, kaj maĉata de homoj.
  • frotgumo, skrapgumo
    Preparaĵo el kaŭĉuko k.a. , uzata por forigi strekojn de krajono, inko kc.

    gumx


    Iel rilatitaj:

    abscesx akacix arabx balatx burserx legx materialx ĉiklx