polvo

*polv/o

  1. Aro da subtilaj liberaj eretoj de substanco, facile disiĝantaj: diamanta polvo (Z); la vento ĵetis al ni polvon da akvo; kosma polvo (= interstela polvo); karbopolvo, segpolvo, orpolvo.
    pulvoro. [VIDU] pulvo.
  1. Tiaj eretoj el tero aŭ alia substanco al ĝi miksita, kuŝantaj sur la grundo aŭ levataj de la vento: la ringo falis en la polvon; leviĝis nubo da polvo (B); deskuu la polvon de viaj piedoj (N) (en signo je indigno); la polvon de viaj piedoj ili lekos (X); ili ĵetis polvon sur siajn kapojn (N) (en signo de funebro); Li ĵetis malsupren urbon alte leviĝintan, Li ĵetis ĝin al la polvo (X); surtreti iun en la polvon; li levas malriĉulon el la polvo (X); homo fariĝas polvo en polvo (Z); ĵeti, ŝuti al iu polvon en la okulojn (Z) (pf: mirblindigi).
  1. Tiaj eretoj, kiuj kolektiĝas kun malpuraĵoj en la domoj: viŝi la polvon de sur la mebloj; polvosuĉilo.
  1. Restaĵoj de homa korpo: vi kaŝas en vi la polvon de Holberg! (Z).
    cindro.
  • polveco
    Eco de io polva
  • interstela polvo
    [ASTRONOMIO] Fajna, polvaspekta interstela materio.
  • polva
    Rilata al polvo: polva grajno, vojo; polvaj ŝuoj; polva breto (Z).
  • *polvero
    Unu ero el polvo: eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto (Z); la komencaj polveroj de la mondo (X); ĉio estas por li kiel polvero sur la tero (Z).
  • polveto
    Fajna polvo: haroj superŝutitaj per apenaŭ rimarkebla polveto el blanka pudro (Z).
  • polvigi
    Fari polvon el io: (f) Dio polvigis lian potencon.
  • polviĝi
    Iĝi polvo: la kripla korpo dispolviĝis, sed honoro lia brilis pure (Z).
  • polvujo
    Hejma ujo, por kolekti la polvon el la mebloj kaj planko.
  • dispolviĝi
    Detruiĝi ĝis polveroj.
  • senpolvigi
    Senigi ion je polvo: senpolvigi ŝuojn.
    purigi.
  • florpolvo = poleno.
  • sporpolvo
    Vd sporo.

    polvo


    Strabe rigardi la riĉaĵojn de la najbaro (kiu) ŝutas polvon en laokulojn (por blindmirigi).
    aspiratoro, polvosuĉilo.ereto.grajno.grano.greno.karbopolvero..karbopolvo..mueli.pecetigi.pisti.polvosucilo..polvosuĉi.porfiro.premi.raspi.rompiĝema.sablo.segaĵo, segpolvo..senpolvigi..sterkopulvoro.trituri.tuko.
    balai. broso. materialo. pulvo pura. seka.

    Iel rilatitaj:

    aspiratorx balax blufx brosx frakasx materialx pulvx purx sakx sekx vulkanx