metalo

*metal/o

  1. [KEMIO] (kn) Unuelementa substanco, facile konduktanta varmon kaj elektron, kaj produktanta bazon per sia kombiniĝo kun oksigeno; simbolo en formuloj: Me: aluminio, fero, hidrargo, kupro ks estas metaloj.
  1. Vulgara nomo de diversaj substancoj solidaj kaj malmolaj kiel ekz. fero: la noblaj metaloj (plateno, oro, arĝento); blanka metalo (alojo el stano kaj plumbo, kun iom da kupro kaj antimono); la 19a jc estis la epoko de la metalo, la 20a de la plasto; metalgarnita kofro (Z); metallaboristo (hejma aŭ etindustria).
  1. [HERALDIKO] Unukromata koloro, kiu estas oro aŭ arĝento.
  • fera metalo
    [TEKNIKOJ] Fero 2 aŭ unu el ties alojoj.
  • alkala metalo
    [KEMIO] Metalo, apartenanta al la grupo de la unuvalentaj metaloj en la unua kolumno de la tabelo de Mendelevo: la alkalaj metaloj estas Li, Na, K, Rb, Cs, Fr.
  • peza metalo
    [KEMIO] Metalo, kies denso superas 6: [EKOLOGIO] multaj pezaj metaloj, eĉ en relative malgranda kvanto, estas toksaj al multaj vivuloj.
  • teralkala metalo
    [KEMIO] Metalo, kies oksido estas alkala tero: Ca, Sr, Ba, Ra estas teralkalaj metaloj.
  • metala
    1. Konsistanta el metalo: metala mono (kontraste al papera); metala tego, kovro, tenilo; metalaj kombinaĵoj.
    1. Rilata al metalo: metala voĉo (sonora kiel metalo); la akvo ĵetis metalajn rebrilojn.
  • metali, metalizi
    Tegi per maldika tavolo da metalo.
  • metaligi
    ŝanĝi al metalo.
  • metaldona
    Liveranta metalon: metaldona grundo, erco.
  • nemetalo
    [KEMIO] (kn) Unuelementa substanco, kiu ne estas metalo, ĝenerale sen metala brilo, malbone kondukanta varmon kaj elektron kaj kies oksigenaj kombinoj estas aŭ neŭtraj aŭ acidaj oksidoj: la precipaj nemetaloj estas: arseno, boro, bromo, fluoro, fosforo, jodo, karbono, kloro, nitrogeno, oksigeno, seleno, silicio, sulfuro.
  • dumetalismo
    [FINANCO] Mona sistemo, kiu baziĝas sur du normaj monmetaloj, oro kaj arĝento, kaj precize fiksas la valoron de la rilato inter ili.
  • unumetalismo
    [FINANCO] Mona sistemo, bazita sur unusola norma mono, t.e. aŭ oro aŭ arĝento.
  • presmetalo
    [TIPOGRAFIO] Alojo el stano, plumbo kaj antimono, uzata por muldi tipojn.

    metalo


    Esprimoj

    Bazo: hidroksido de metalo, kiu kombiniĝante kun acido naskas salon.
    La 19a jc estis la epoko de la metalo, la 20a de la plasto.
    Multaj pezaj metaloj, eĉ en relative malgranda kvanto, estas toksaj al multaj vivuloj.
    La akvo ĵetis metalajn rebrilojn.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    metala,metaldona,metalfadeno,metali,metaligi,metalizi,metalmono,metalo,metalroko,metalurgia konvertoro,metalŝaŭmo,alkala metalo,fera metalo,nemetalo,peza metalo,presmetalo,unumetalismo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    bimetala (dumetala)
    deltametalo
    metaldehido
    metalepso
    metalografio
    metaloido
    metalurgio
    monelmetalo
    bimetalismo (dumetalismo)

    bruo metala, plaŭda, raspa, infera
    metalo
    metaloido
    metalurgio
    aluminio
    antimono
    arĝento
    bronzo
    drato
    fandi
    ferlado
    fero
    forĝi
    gisi
    giso
    hardi
    hidrargo
    krudfero, gisfero
    kunfandaĵo, alojo
    kupro
    latuno
    magnezio
    mangano
    muldi
    nikelo
    oro
    plateno
    plumbo
    pregi
    rusta
    rusto
    staniolo
    stano
    ŝtalo
    uranio
    zinko

    Ankaŭ vidu:

    kemio. naturaj Elementoj. profesio.

    Iel rilatitaj:

    afinacix agrafx alkemix alojx aluminix alunx amalgamx antimonx arganx armaturx arsenx arĝentx aŭtogenx barix berilix bimetalx bismutx blendx boro botelx bromx bronzx brux butonx cerix cezix cizelx damaskenx deltametalx dratx elementx fandx ferx forĝx gisx hardx hidrargx kemix kuprx ladx latunx magnezix manganx materialx metaldehidx metalepsx metalografix metaloidx metalurgix monelmetalx monx muldx nikelx orx platenx plumbx pregx profesix rustx seĝx staniolx stanx telerx uranix zinkx ĉenx ŝtalx