plasto

plast/o

[KEMIO] [TEKNIKOJ] ĉiu modlebla aŭ ŝpinebla artefarita organika polimera substanco, ekz. bakelito, celuloido, nilono, polistireno ks: plasta telero, mantelo, karoserio.
  • plasta
    Rilata al plasto: plasta sulfuro (modifaĵo de sulfuro kun ecoj de plasto).
  • plasteco
    Eco de plasta materialo.
  • plastigi
    Transformi en plaston.
  • plastigaĵo
    [KEMIO] Substanco, uzata por plastigi materialon: ftalatoj, ekz. p-di (2-etilheksil)ftalato estas plastigaĵoj; plastigaĵoj por kaŭĉuko, celulozaj lakoj ktp.
  • plastizi
    Tegi per plasto.
  • plastizilo
    Maŝino por tegi per plasto paperajn dokumentojn.
  • vitroplasto
    [TEKNIKOJ] Malmola kaj travidebla plasto, varmastate aliformebla, ofte uzata anst. vitro pro nerompebleco.

    plasto


    Esprimoj

    La 19a jc estis la epoko de la metalo, la 20a de la plasto.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    plasta,plasteco,plastigaĵo,plastigi,plastizi,plastizilo,plasto,plastŝimo,vitroplasto

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    aliformebla
    artefarita
    modifebla
    nerompebla
    travidebla
    vitra

    polimero
    bakelito
    celuloido
    nilono
    polistireno

    Ankaŭ vidu:

    kloroplasto (klorofilplastido), kromoplasto (karotenplastido), leŭkoplasto (gluplastro), plastido, plastiko, plastio

    Iel rilatitaj:

    akrilx artx bakelitx botelx butonx celuloidx formx kloroplastx kromoplastx leŭkoplastx materialx modifx nilonx plastidx plastikx plastix polimerx rompx sakx stirenx vidx vitrx