cindro

*cindr/o

  1. Restaĵo, ĝenerale grizkolora, de brulinta objekto: cindro de ligno, papero, herboj; ili prenis cindron el la forno (X); [ GEOLOGIO] vulkana cindro (
    cindrero); mordeĥaj metis sur sin sakaĵon k cindron (x) (signojn de pento k funebro); mi ekkuraĝis paroli al mia sinjoro, kvankam mi estas polvo k cindro (x) (senvaloraĵo); li forbruligis la ostojn ĝis cindreco (X); [KEMIO] cindrodeterminaĵo (determinado de la enteno je cindro); pro la varmego la maso kuncindriĝas al skorio.
  1. Korprestaĵo de mortinto, kremaciita aŭ ne: paco al lia cindro! (Z); mi salutas malĝoje vian cindron, neforgesebla amiko! (Z). [VIDU] Cindromerkredo, cindrurno.
  • cindra
    1. El cindro, rilata al cindro.
    1. Cindrogriza.
  • cindreco
    Stato de io cindrigita: oni forbruligis ĝin (la sanktan stangon) ĝis cindreco (X).
  • cindrejo
    Loko de la kameno, kie la ligno brulas ĝiscindre.
  • cindrero
    [GEOLOGIO] Lafero, elŝprucigita de vulkano, malpli ol 2 mm dimensia.
    lapilio.
  • cindrigi
    Meti per brulo en staton de cindro; tute forbruligi: domo cindrigita de incendio; cindriginte la urbojn Sodom k Gomora (X).
    kremacii.
  • cindrigejo
    Konstruo, en kiu oni cindrigas la rubojn, forĵetaĵojn ktp.
    kremaciejo.
  • cindrujo
    1. Vazeto por kolekti la tabakcindron.
    1. Kesto en forno, kien kolektiĝas la cindro.
  • cindrulino (Z)
    Malpura servistino (laŭ la nomo , heroino de fabelo).
  • flugcindro
    Tre fajna cindro, eliranta el fabrikaj kamentuboj.
  • cindropetro
    [GEOLOGIO] Pli-malpli koheriĝinta vulkana cindro.
    cindro

    cindro


    Iel rilatitaj:

    GEOLOGIO brulx fajrx incendix kamenx kremacix lafx lapilx materialx skorix tabakx vagonx varmx vulkanx