gento

*gent/o

  1. [HISTORIO] Grupo el pluraj familioj, posteularo de unu sama praulo, kune vivantaj kaj regataj de unu sama estro: la Romaj patriciaj gentoj; la Julia gento; la indiĝenaj gentoj de Aŭstralio.
    fratrio, klano, domanaro, tribo [VIDU] gentopatro.
  1. Homa grupo, havanta difinitajn historiajn kaj kulturajn tradiciojn, inter kiuj troviĝas la mito pri komuna origino: la aron de ĉiuj homoj, kiuj havas saman devenon kiel mi, mi nomas mia gento (Z); mi parolu ne sole pri rasoj, sed ankaŭ pri gentoj, ĉar ambaŭ egale signifas etnologian grupon da homoj kaj diferencas nur per sia amplekso (Z); (f) la rana gento (K).
    etno, nacio, popolo.
  • gentoj
    1. [BIBLIO] La paganaj popoloj.
    1. (ark.) = genro 2.
  • genta
    Rilata al gento: genta religio, lingvo (Z), ŝovinismo (Z); la gentaj nomoj de multaj landoj (Z).
  • intergenta
    Okazanta inter la gentoj: herede nutri intergentan disecon (Z); la intergenta malamo (Z).
  • sengenta
    Ne plu konanta gentan disecon: sengenta komunumo de liberkredanoj (Z).
  • sengenteco
    Eco de io sengenta: la principo de la sengenteco de la tero (Z).
    sennacieca.
  • aligenta
    Venanta de alia gento, fremda: vi faris krimon, prenante aligentajn edzinojn (X).
  • aligentano, aligentulo (X)
    Homo de alia gento.
  • diversgenta
    Konsistanta el pluraj gentoj: ĉiu regnano de mia diversgenta patrujo (Z).
  • samgentano
    Homo apartenanta al la sama gento, kiel alia: ili tiel kutimiĝis vidi ĉirkaŭ si nur samgentanojn [...] (Z).
  • Gent/o
    Flandria havenurbo (3°44'E, 51°03'N).

    gento


    Eble rilatitaj:

    ajnux, albanx, andaluzx, aramex, armenx, asamx, Aŭstronezix, beduenx, belorusx, bengalx, bohemx, bretonx, britonx, burjatx, ĉeĉenx, ĉeĥx, ĉerkesx, ciganx, ĉuvaŝx, dalmatx, francx, germanx, homx, nomx, samx,