kontrasto

kontrast/o (1)

  1. Malsameco de du objektoj aŭ ideoj, kiuj reciproke pli klare distingiĝas pro la apudmetiĝo mem: kontrasto de la ombro kaj de la lumo; ĉiu kontrasto vekas atenton; kiam oni el ardanta forno saltas en glacian akvon, oni ne povas senti la kontraston tiel forte kiel mi (Z); ili estis samopiniaj, nur ilia eksteraĵo prezentis grandajn kontrastojn (Z); frapantaj kontrastoj (Z); la basulo por kontrasto enmurmuris profundajn tonojn (Z).
  1. [TIPOGRAFIO] Proporcio inter la larĝoj de la plej kaj malplej dikaj strekoj de tiparo: tipara familio kun forta tipara kontrasto; senserifaj kaj tajpecaj tiparoj havas minimuman kontraston.
    pezo, klasika.
  • kontraste al, kontraste kun
    Prezentante kontraston kun.
  • kontrasti (tr aŭ kun)
    Reliefe distingiĝi de alia objekto proksima; esti en kontrasto kun: (ŝia) frunto, kiu per sia plena paleco malgaje kontrastis kun la ruĝo sur la vangoj (Z); ringo [...] kontrastanta kun la tuta mizera eksteraĵo (Z); ŝia eta figuro akre kontrastis la fonon ŝin ĉirkaŭantan (B); la vesperan silenton kontrastas la movo de lia mano (JC).
  • kontrastigi
    Fari, ke du objektoj kontrastu.

    kontrastx


    Iel rilatitaj:

    bildx samx sed