eklezio

eklezi/o (1)

  1. [HISTORIO] ĉiu el la kunvenoj, en kiuj la unuaj kristanoj preĝis al Jesuo k faris, por memorigo pri li, rite komunan manĝon: Gajo, la gastiganto [...] de la tuta eklezio (N); estas honto por virino paroli en la eklezio (N); la eklezioj de Azio vin salutas (N).
  1. [KRISTANISMO] (maj.) La ideala societo de la kredantoj el ĉiuj lokoj k el ĉiuj tempoj, regata de Kristo: mi forte persekutis la eklezion de Dio (N); Kristo estas kapo de la eklezio (N); la batalanta (sur tero), la triumfanta (en ĉielo) eklezio; la Patroj de la eklezio.
  1. [KRISTANISMO] (min. aŭ maj.) Organizita komunumo en difinita tempo, loko aŭ formo: la praa eklezio; la Skota eklezio; la Romkatolika, la Anglikana, la ortodoksa eklezioj; kiel diktas al li la instruoj de lia eklezio (Z); mi estas servanto de la eklezio (Z).
    konfesio.
  1. (evi) Analoga religia komunumo ekster kristanismo: la budhisma eklezio (
    samgo).
  • eklezia
    Rilata al eklezio: la ekleziaj ŝtatoj (pasintece posedataj de la papo).
  • ekleziano
    Ano de eklezio.
  • eklezianeco
    Aparteneco al eklezio (
    konfesio).
  • ekleziulo
    Kleriko: treege bone, mia ekleziulo! (Z).
  • ekstereklezia
    Ne rilata, ne apartenanta al eklezio.
    civila, laika, profana, sekulara.
  • praeklezio
    [KRISTANISMO] La unua kristana komunumo en Jerusalemo.
  • protoeklezio
    Eklezio de la unuaj jc.
  • samekleziano
    Ano de la sama eklezio.
  • ŝtateklezio
    Regne organizita eklezio, reguligita de la ŝtata leĝodonado k ekonomie garantiata de la ŝtato.

    eklezio


    Iel rilatitaj:

    Atanazix agapx altarx anatemx anglikanx arkimandritx baptx beatx beneficx civilx dekanx doktorx jarx kredx paroĥx patrx preĝx samx