kardinala

kardinal/a¹

[MATEMATIKO] (pp nombro) Indikanta kiom da elementoj havas aro: plej malgrandan nefinian kardinalan nombron oni kutime signas per alef-nul.
  • kardinaleco
    La eco, kiun havas familio da aroj, inter kiuj ekzistas bijekcioj.
  • samkardinalaj
    (pp du aroj) Ebligantaj bijekcion de unu sur la alian.
  • kardinal/o² (2)
    [KRISTANISMO] Eklezia funkciulo de la plej alta rango, elektita de la papo.
    konklavo, konsistorio.
  • kardinala
    Rilata al kardinalo: la kardinala purpuro.
  • kardinalaro
    Tuto de la kardinaloj.
  • kardinaleco
    Ofico kaj rango de kardinalo.
  • kardinaligi
    Nomumi iun kardinalo.

    kardinalo


    Iel rilatitaj:

    birdx biretx princx samx