speco

*spec/o

  1. Aro da estaĵoj aŭ objektoj, havantaj komunajn karakterizajn ecojn: troviĝas ankoraŭ homoj de tiu speco (Z); la kokidoj estis fieraj pri la koko, li estis de ilia speco (Z); kalcedono estas speco de kvarco; bona speco de pomo; ne oni vidas ĉiajn specojn de bestoj; la tria estis tute de alia speco (Z); li estas sola en sia speco (Z); li estis strangulo de miriga speco (B).
  1. Persono aŭ objekto kiun oni ne povas precize difini, kaj kiun oni montras nomante ian similaĵon: ĝi havis en si ian specon de flartabako (Z); dum la tuta tago estis nur speco de krepusko (Z); speco de granda simio ekleviĝis antaŭ mi; (f) la pli junaj rigardis ŝin kun simpatio kaj kun speco de triumfo sur la vizaĝo (Z).
  1. = specio.
  • speca
    Adj. , uzata en kunmetaĵoj, por signifi, ke la afero rilatas aŭ apartenas resp. al unu aŭ pluraj specoj: la rano eligis apartspecan kvakadon (Z); delikataj fruktoj ĉiuspecaj (X); diversaspeca vesto (B), literaturo (Z); la Alpoj kun la miksospecaj bildoj de arbaroj, akvoj, neĝamasoj (Z); vian bruton ne parigu miksospece (X); ili uzas nur unuspecajn butonojn.
  • specigi
    Aranĝi laŭ ties speco: la postaĵoj estas specigitaj laŭ la germanaj kursoj (Z); la paketojn oni specigis laŭ la loko de difino (Z) (adreso); specigado de la leteroj nun fariĝas maŝine.
  • disspecigi
    Distribui laŭ la specoj: disspecigi la tipojn de uzita kompostaĵo.
  • ĉiaspeca
    Estanta de ĉiaj specoj: suferi ĉiaspecajn turmentojn (Z).
  • samspeca
    Estanta de la sama speco: li diros cent aliajn samspecajn historiojn, kiujn li sonĝis (Z); por ia nombro da samspecaj objektoj, kiuj ne estas esence ligitaj inter si (Z); samspeculo (Z).
  • siaspeca
    Propra al iu aŭ io, ne konfuzebla kun iu, io alia: ia siaspeca varmo fariĝis sentebla sur mia brusto (Z); ĝi estis ja siaspeca rimarkindaĵo, ĉar ĝi estis ja estinta en aerostato (Z).
  • siaspeculo
    Homo de la sama speco, kiel la koncernato: estas vera ĝuo, kiam oni denove venas al siaspeculoj! (Z).
  • tiaspeca
    Analoga, simila: oni minacis ilin per tiaspecaj buĉadoj (Z); se ni povas ion tiaspecan elpensi (Z); la deziro legi pluajn tiaspecaĵojn (Z).
  • (mal)bonspeca
    Konsistanta el (mal)bonkvalita materialo: bonspeca pano (Z), arĝento (X); tio estis plej bonspeca sango de sorĉistino (Z); bonspecaj vestoj (Z); al farun' malbonspeca ne helpos la spico (Z).
  • datenspeco
    [KOMPUTIKO] Speco de dateno en komputila programo: konkreta datenspeco (difinita per la interna prezento kaj prilaborado); abstrakta datenspeco (difinita kiel aro de valoroj kun operacioj).
    ĉeno.
  • diversspeca (Z), diversaspeca (B)
    Estanta de diversaj specoj: diversaspeca vesto (B).
  • vortospeco
    [LINGVOSCIENCO] ĉiu el la kategorioj de vortoj, difineblaj laŭ la sintaksaj funkcioj, kiujn povas alpreni la koncernaj vortoj (substantivo , adjektivo, verbo, adverbo, prepozicio kc).

    speco


    analoga.kategorio.naturspeco,rilati.simili.specio.superspeco, specaro,vortospeco.
    botaniko. naturo. ordo. speciala. zoologio.

    Iel rilatitaj:

    bordx botanikx diversx naturx ordx rigardx samx specialx super suprx zoologix ĉia