sed
*sed
Konj. , montranta kontraŭecon, malsamecon aŭ diferencon inter tio, kio antaŭas, kaj tio, kio sekvas, kaj sekve servanta por esprimi limigan kondiĉon, eĉ ankaŭ surprizon aŭ nur simplan transiron al alia ideo: mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon (Z); Dion fidu, sed senfare ne sidu (Z); lingvo arta ne sole povas, sed devas esti pli perfekta, ol lingvoj naturaj (Z); lango miela, sed koro kruela (Z); (kun elipso: 'mi povus plion diri, daŭrigi' ktp) sed ni revenu al via interrompita analizado (Z); sed ni ne parolu plu pri tiu ĉi punkto (Z); (kiel citaĵo) li ĉiam elpaŝis kun ia 'sed' (Z).
cetere, kontraŭe, male, tamen, aliflanke. sedi (ntr)
Kontraŭdiri, obĵeti: en mi la intelekto sedis (W). RlM. Post 'kvankam' oni uzas en la ĉefprop-o 'tamen', ne 'sed'.
PMEG: [sed]
Esprimoj
Al dio plaĉu, sed sur la diablon ne kraĉu.
Amiko kara, sed mi mem pli kara.
Eĉ se ne kun mi, sed ne kontraŭ mi.
Homo ne estas el ligno sed el karno.
Lastmode, sed komike ĉapelita.
Mi venis por enkonduki ne pacon sed glavon.
Ne parolu, sed agu.
Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni.
Parolo estas arĝenta, sed ora la silento.
Severa sed justa.
Ŝarĝo peza sed honoriga.
Ŝi kantis agrable sed ne ĉiam ĝuste.
Tagon tago sekvas sed ne similas.
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto
aliflanke
cetere
diference
kontraŭe
kontraste
kvankam
male
malsame
tamen
Ankaŭ vidu:
konjunkcio
Iel rilatitaj:
ceterx
diferencx
flankx
konjunkcix
kontrastx
kontraŭ
kvankam
mal
samx
se
tamen