distingi

*disting/i (tr)

  1. (ion de io) Percepti inter du aŭ pluraj aferoj diferencon, kiu ebligas ilin rekoni apartaj: por distingi ilin unu de la alia, oni nomadis tiun [...] (Z); distingi la bluon de la verdo, petroselon de cikuto; distingi veron disde malvero; ŝi lernis distingi kolorojn (Z); oni povas distingi tri periodojn en tiu epoko.
    diferencigi.
  1. (inter io k io) Apartigi, meti diferencon inter pli-malpli similaj aferoj: mian popolon ili devas instrui distingi inter sanktaĵo k nesanktaĵo (X); oni devas distingi inter tiuj du okazoj; la gradoj de komparo estas distingataj per unu aŭ du punktoj metitaj super la nombro de la ideo (Z); (f) morto ne distingas, ĉiujn egale atingas (Z).
    malkonfuzi.
  1. (ion) Klare percepti: regis tia mallumo, ke oni ne multe povis distingi (Z); la luno leviĝis, estis sufiĉe lume, por ke oni povu ĉion klare distingi (Z); ne povi distingi la fizionomion de iu (B); li ne povis distingi ĉu (estas ŝi) (Z); en la bruego oni ne distingis la vortojn.
  1. (io) Esti marko, karakterizaĵo, per kiu oni povas ne intermiksi aferojn: la idealeco, kiu lin tiel bele distingas (Z); tiu ĉarma naiveco, kiu distingas la purajn korojn.
  1. (f) Apartigi pro ia prefero k por favora pritrakto: ne distingu vizaĝojn ĉe la juĝo (X); via Dio distingis vin el inter la popoloj (Z); Mi distingos la teron de Goŝen, ke tie ne estu fiinsektoj (X).
  • distingo
    1. Ago de iu, kiu distingas: la distingo inter tiuj du specioj ne estas facila; fari distingon inter la genroj.
    1. Tio, kio distingas: tio estas la plej alta distingo, kiun iam ricevis ia anaso (Z). [VIDU] ordeno.
  • distinga
    Tia, ke ĝi ebligas distingon: distinga signo (Z); la distinga eco de bona komedio estas, ke ĝi ridigas; distinga trajto ( [LINGVOSCIENCO] parola trajto, kiu servas por distingi fonemojn).
  • distingaĵo
    Karakterizaĵo distinga.
  • distingebla
    Tia, ke oni povas ĝin distingi: apenaŭ distingebla diferenco.
  • distingiĝi
    1. Montri sin diferenca: la kataroj kaŭzitaj de cirkonstancoj lokaj distingiĝas de la kataroj kaŭzitaj de malutilaĵoj per tio, ke [...] (Z).
    1. Montri sin klare k precize: punca kapuĉo, akre distingiĝanta ĉe la nigreco de la haroj (Z); sub la blanka lumo de la lampo la vizaĝo bele distingiĝis (Z); antaŭ la tapiŝoj distingiĝis per blanka koloro skulptitaj figuroj (Z).
      kontrasti.
    1. (f) Iĝi rimarkinda pro eminentaj ecoj: distingiĝi per kuraĝo (B); la unuaj, kiuj distingiĝis ĉe la nobelara armiĝo (Z); li jam distingiĝis per sia talento por matematiko; tiu sistemo distingiĝas per ekstrema simpleco (Z).
  • distingiĝa
    Tia, ke ĝi distingiĝas: la dua distingiĝa eco de lingvo arta (Z).
  • distingilo
    1. Marko, signo, per kiu oni povas distingi: klareco estas la distingilo de bona stilo.
      kriterio.
    1. [TELEKOMUNIKOJ] Alĝustigebla cirkvito por akcepti aŭ malakcepti signalojn laŭ iliaj proprecoj, ekz. amplitudo aŭ frekvenco: frekvencodistingilo.
  • distinginda
    Meritanta esti distingita pro ia supereco: unu el la plej distingindaj kavaliroj; mia amato estas distinginda inter dekmilo (X); distingindaj servoj, atingoj; mi vizitis la plej distingindajn domojn (Z).
  • distingita
    Rimarkata pro sia malvulgareco: distingita ekonomikisto, diplomato; li havis ian denaskan distingitecon.
    eleganta, eminenta, kulturo. [VIDU] elito, kremo.
  • maldistingi
    Intermiksi, konfuzi.
  • sendistinge
    Farante nenian distingon: ili buĉis ĉiujn loĝantojn sendistinge.
    blinde.

    distingx


    Iel rilatitaj:

    akrx alix apartx atributx aŭdx brisurx samx