mem

*mem


I- Partikulo,
  1. kiun oni aldonas al substantivo aŭ al pronomo (foje sk), por insisti pri la nealieco kaj identeco de la koncernata persono aŭ afero: mi devas mem ĉion plenumi (Z); la prezidanto mem preparas projekton (Z); mi eĉ mem uzas tiujn vortojn (Z); lasi la akceptadon al la decido de la E-istoj mem (Z); fiziko estas la nomo de la scienco mem (Z); tio tuŝas la esencon mem de la demando (Z); mi parolas ne pri la ago de ekokupo mem, sed pri la stato, en kiu mi troviĝas (Z); tion ĉi garantias al ni la karaktero mem de ilia lando (Z); mi deziras paroli al li mem; li amas sin mem (Z); mi amas lin kiel min mem (Z); la komitato ne riskos preni sur sin mem la kreadon de tute nova lingvo (Z); se vi volas trinki, prenu (sk vi) mem akvon (Z); ĉiun demandu, sed (sk vi) mem al vi komandu (Z); kiu kritikas kuraĝe, (sk tiu) mem agas malsaĝe (Z).
  1. kiu signifas: 'nur per si, sen helpo aŭ iniciato de iu alia, fare kaj vole de si sendepende de iu alia, spontanee, propramove kaj propraforte': malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem' (Z); kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas (Z); ne venos rato mem al kato (Z); ĉiu el vi post kelka meditado facile mem trovos la respondojn (Z); la celo de la Delegacio estis elekti mem komitaton, kiu esplorus la demandon (Z); tio estas komprenebla per si mem (Z); la vivo jam mem solvis la diritan demandon (Z).
  • RIM. 1 Estas rekomendinde meti la vorton 'mem' senpere post la vorto, kiun oni volas emfazi.
  • II- Pref.:
    1. signifanta 'sin mem, de si mem, pri si mem' kaj uzata samsencee kiel I- 1, por insisti pri la nealieco kaj identeco de la koncernata persono en la apartaj okazoj, kie la sama persono estas samtempe faranto kaj suferanto de la ago: memestimo; memamo; memkonservo; memdefendo; memmortigo; memkono; memportreto, memriproĉo; memkontente (Z); tio ne estas aŭtora memfido (Z); memfidema (Z); ne perdi la memregecon (Z).

    RIM. 2 En ĉi tiu uzado, estas preferinde, por kelkaj vortoj, uzi 'sin' anst. 'mem', por certigi la signifon 'sin mem' kaj eviti la konfuzon kun la senco 2 de la prefikso: sinmortigo, sindefendo, sinforgeso, sindona (Z), sindoneco, singarda (Z), sinhumiligo, sindenunco, sinemancipado ktp.
    1. signifanta 'per si mem, de si mem' kaj uzata samsence kiel I- 2, por montri, ke la persono, reprezentata de la subjekto, agas spontanee kaj sendepende: memvole (Z); meminstruito; memlerninto; memfarita homo; memdisciplino; memhelpi al si (Z); memelektitaj heredoj (Z); memstara regno; memferma klapo; memlumanta korpo; memregistra aparato; memflamiĝema substanco; memsemiĝinta greno (X); memkomprenebla, memevidenta, memsekva.
  • III- Memstare uzata morfemo, samsignifa kiel I- 1:
  • memo
    Persono, konscia pri sia individueco: ili sentas tion, sed nur duone, ilia alia memo estas ĉe aliaj aferoj; lia malbona memo jam relevis la kapon.
  • RIM. 3 En tiu senco Z. kelkafoje uzis la senfinajan formon subst-e: nur tiu ĉi nia mem restu al mi fidela!
    egoo, mio.

    mem

    PMEG: [mem]




    Iel rilatitaj:

    atmx aŭtodidaktx egox esencx konx mi ni samx si skribx