egala

*egal/a

  1. Tute simila, neniel diferencigebla de alia: nomo egala, sed esenco mala (Z); la senco de tiu prepozicio estas ĉiam egala (Z); en senviva nokto egala sorto ĉiujn unuiĝos (Z); egalaj okazoj; ili sentos, ke ili ĉiuj havas egalan koron, egalajn mensojn, egalajn idealojn, egalajn suferojn k dolorojn (Z); ĉiu litero estas parolata ĉiam egale (Z); Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas, sed ĉiuj egale en koro Vin sentas (Z); morto ĉiujn egale atingas (Z). SIN. identa.

RIM. Kvankam tiu signifo estas la sola donita en U.V. k ofte trovebla ĉe Z, la sekvintaj verkistoj esprimadas ĝin per 'sam', kio ebligas konfuzon kun la propra senco de tiu ĉi rad..
  1. Havanta unu econ (grandon, dimension, kvanton ks) ne diferencigeblan de la eco de komparataĵo: du kvantoj, se egalaj al tria, estas ankaŭ egalaj inter si; kolektu al vi militistaron egalan al tiu, kiu falis, k ĉevalojn nombregale al tiuj ĉevaloj (X); nenio, kion oni povas deziri, povas esti egala al (X) (saĝo); ni havas egalan rajton uzi la 'ĉi' antaŭ aŭ post la pronomo (Z); mi faris al vi grandan nomon, egalan al la nomoj de la potenculoj (X); ne ĉiuj havas egalan feliĉon (Z); li havas neniun egalan al si (Z); batali kun egalaj armiloj, ŝancoj; ĉiuj de egala longo? (Z); al ĉiuj egale apartenanta lingvo (Z); iri egale kun iu (Z) (egalpaŝe); via propono estas egale bona.
  1. Prezentanta partojn ne diferencajn unu de la aliaj: promeni per egala paŝado (B); kanti per egala voĉo (B); egala humoro, pulso; montri animon egalan en la malsukcesoj; li ĉiam restas egala al si mem.
    konstanta, senŝanĝa, unuforma.
  1. Prezentanta tian similecon kun alia, ke oni ne havas motivon preferi unu al alia: ĉu sidi, ĉu promeni, tio estas egala por mi; en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon 'n' tute egale, ĉu ia prepozicio starus aŭ ne (Z); egale, ĉu vi estas riĉa aŭ senhava (Z).
    indiferenta.
  • egali (tr)
    Esti egala al: kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas (Z); suspekto pruvon ne egalas (Z); tri okonoj egalas ses deksesonojn; (abs) kapoj diferencas, kranioj egalas (Z); kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas (Z).
  • egalaĵo
    [MATEMATIKO] Matematika esprimo asertanta, ke du kvantoj estas egalaj.
    ekvacio, identaĵo.
  • egaleco
    Eco de tio, kio estas egala: signo de egaleco aŭ egalsigno ('='); la egaleco de ĉiuj civitanoj antaŭ la leĝo, antaŭ la impostoj.
  • egaligi
    Fari ion egala: egaligi la ŝancojn inter ludantoj; egaligi la profitojn; al kiu do vi volas egaligi min, ke mi estu simila al li? (X); por ne egaligi min kun li en perfekteco (Z).
  • egaligilo
    [ELEKTRO] Aparato por kompensi la distordon de frekvenco en sonsistemoj.
  • egaliĝi
    Iĝi egala: homo egaliĝas al bruto buĉota (X).
  • egalulo
    Iu egala al alia: esti juĝata de siaj egaluloj.
    samrangulo, samspeca, siaspeculo.
  • malegala
    Diversa: la nuancoj de unu sama sono en malegalaj lingvoj estas tiel multaj (Z); por eviti malegalan komprenadon de la samaj sonoj (Z); havi alfabetojn malegalajn (Z).
  • neegala
    Ne estanta egala 2, 3, 4: neegalaj ŝancoj, veturoj; ĉe tiu neegala veto mi venkos (Z); neegalaj pesiloj, neegalaj mezuroj estas abomenaj (X).
    falsa.
  • neegalaĵo
    [MATEMATIKO] Matematika esprimo asertanta, ke du kvantoj havas inter si unu el la rilatoj ^, >, ≤, ≥, ≠.
  • neegaleco
    1. Foresto de egaleco.
    1. [SOCIOLOGIO] Manko de samaj vivkondiĉoj k vivŝancoj de grupoj en iu socio.
  • senegala
    Unika, nekomparebla kun alia: li kuris kun senegala rapideco.
  • randegaligi
    Fortranĉi, forbruligi, forpoluri la elstaraĵojn ĉe la randegalo de ia objekto.
  • valoregali
    Esti egala pri valoro: ne valoregalas al ĝi (saĝo) topazo el Etiopujo (X).

    egala


    Egala pago por egala laboro.Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas.La metro estas teorie egala al la dekmilionono de la kvarono de terameridiano.La morto ne distingas, ĉiujn egale atingas.Li estas la bona humoro mem, ĉiam egala al si mem.Ne ĉiuj homoj havas egalan karakteron.Piano agordita laŭ egala temperado.
    adekvata.ankaŭ.ĉio cetere senŝaĝa, la cetero ne ŝanĝiĝas>.dimensio.egala : tute sama; kun la samaj ecoj, mezuroj.; same (mal)bona,(mal)utila, (mal)granda.; same (mal)grava, (mal)interesa.; (egalblua:ĉie same blua); egalas: "=".egalanima.egalanimeco.egaldistanco.egallatera.egalvalori.egalvica.ekvilibro.ekvinokso, tagnoktegaleco.ekvipolenta.ekvivalenta.elipso : fermita linio, por kies punktoj validas, ke la sumo de ladistancoj al du punktoj (fokusoj) estas egala.funto : diverslanda mezuro de pezo, egala al proksimume duonakilogramo; malnova nomo de iuj mon-unuoj.grando.identa.indiferenta.izokrona, egaltempa, egaldaŭra.justa : faranta egale bone al ĉiuj homoj.koincidi.kompari.kompenso.konforma.kontraŭegala.kontraŭegaligebla.kvadrategala.kvadrato : kvarangulo kun same longaj flankoj kaj ortaj anguloj("rektaj", de 90 gradoj); (kvadrata metro = surfaco egala al la surfacode kvadrato de 1m je 1m).kvanto.leono : granda Afrika/Azia mambesto parenca al kato, egale flavebruna,viro kun kolharoj (Felis, Panthera leo).megalito, dolmeno, menhiro, kromleĥo.megalomanio.megalosaŭro.mezuri : kompari nekonatan grandon kun konata grando; rigardi, kiom dacentimetroj io estas longa, larĝa aŭ alta; kiom da litroj estas; kiomda minutoj estas.; mezuro: grando laŭ kiu oni mezuras; grando difinitaper mezurado; (muziko:) unu el egalaj dividaĵoj.modereco.neegalaĵo.nekomparebla.pendolo : (longa) pezaĵo, pendanta je fiksa punkto kaj balanciĝanta(svingiĝanta) tien kaj reen laŭ egalaj temperoj; pendoli: svingiĝi kielpendolo.porcio : parto de io destinita por iu (manĝo, mono.); pli-malpli egaladividaĵo; porciumi: distribui laŭ porcioj.sama.samnivele kun.samrajtulo.samranga.samvalora.senkompare.simetria.simila.surogato.unika.valoro.varianta.
    dimensio. konstanta. kvanto. longa. mezo.

    Iel rilatitaj:

    akolix alix alparx anizokorix anizometropix anizosfigmix ankaŭ dimensix ekvilibrx konstantx kvantx longx mezx multx nivelx rajtx rangx samx