ordo

*ord/o


I- Regula interaranĝo, kaj pli precize:
  1. Maniero, en kiu la objektoj sekvas unu la alian: mi ĉiam decidas laŭ la alfabeta ordo (Z); ĉio dependas de tio, en kiu ordo ili starigas (Z); la ordo de la procesio; mi rakontos ĉion laŭ ordo (Z); la kronologia ordo (B); inversigi la naturan ordon de la aferoj; ni esploru tiujn demandojn laŭ ordo; prenu ilin en la ordo; [ARMEOJ] marŝo, atako en densa, en disa ordo; (ironie) en bona ordo tra la pordo! (Z) (foriru!).
    vico.
  1. Regula, oportuna dismeto de objektoj en ilia ĝusta loko: pli rapide faru rondon kaj observu pli da ordo! (Z); remeti ordon en vian veston; io ne estas en ordo; ĉio en la ĉambro estis en perfekta ordo; amo de la ordo; (f) liaj ideoj estas interesaj, sed elmetitaj tute sen ordo; la stilo estas nur la ordo kaj la movo, kiun oni metas en la pensojn; havi sian konsciencon en ordo.
    dispono. [VIDU] aranĝi, ordofari, ordometi.
  1. Regula maniero, laŭ kiu la aferoj devas normale okazi en la natura, la socia, la morala mondo: sekvi la ordon de la naturo; ĉiam en ĉiu afero devas esti ordo, oni devas havi ion, per kio oni sin gvidas (Z); se ne ŝanĝus ordono alta la kutiman ordon (Z) (de religia entombigo); li ne indulgas, se io estas ne en ordo (Z); ordo bezonas ordonon (Z) (nenia ordo sen estro); se edzino ordonas, domo ordon ne konas (Z); ordo estas beno por ĉiu entrepreno (Z); se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo (Z); kie regas konkordo, regas ordo (Z); ŝanĝi la malnovan ordon de la aferoj; perturbi la socian ordon; trudi ordon per teroro; meti ordon en la kontoj.
    harmonio, leĝo, normo.
  1. Reguloj de sintenado kaj procedo, akceptitaj de parlamento aŭ de publika kunveno kaj aplikataj de ĝia prezidanto: revoki iun al la ordo; levi demandon pri ordo (interrompi debaton, demandante, ĉu io ĵus farita aŭ dirita estas laŭ aŭ kontraŭ la ordo); ni tie ĉi kuraĝe povus jam meti punkton kaj transiri al la taga ordo (Z) (tagordo).
  1. [MATEMATIKO] Rilato en aro, kiu estas refleksiva, malsimetria kaj transitiva, t.e. kiu havas ecojn similajn al la ordo de la reelaj nombroj, notita =^: ordo estas totala, se por ajnaj elementoj a kaj b validas a =^ b aŭ b =^ a. SIN. orda rilato.
  • II- Elemento de klasifiko, kaj pli precize:
    1. [POLITIKO] Aparta kaj homogena aro de personoj, konsistiganta unu el la dividoj de la socio: la ordo de la senatanoj, la kavalira ordo (de la Romanoj); la Tria ordo (la neklerikoj kaj nenobeloj, en la antaŭrevolucia Francio); (analoge) la naŭ ordoj de la anĝeloj.
      klaso, rango.
    1. [BIOLOGIO] Sistematika unuo (ordo) ampleksanta parencajn familiojn, kun rango malsupera al klaso, supera al familio, montrata en botaniko per la sufikso 'al'.
    1. [ARKITEKTURO] ĉiu el la tradiciaj kombinoj de la diversaj partoj de konstruaĵo laŭ difinitaj proporcioj: la tri helenaj ordoj (dorika, ionika, korintika); la du romanaj ordoj (toska, kompozita).
    1. [MATEMATIKO] (pp derivaĵo) Nombro, kiu indikas, kiomfoje oni derivu la funkcion: diferenciala ekvacio de dua ordo.
    1. [MATEMATIKO] (pp grupo) La nombro de elementoj en la grupo.
  • orda
    Aranĝita, dismetita laŭ ordo.
  • orde
    En ordo: la knabino orde aranĝis kelke da infanaj vestoj (Z); mi ĉiam agas orde, kun pripenso (Z); esprimi sin klare kaj orde.
  • ordi (tr)
    1. (ark.) Meti ordon (en ion): li devis ordi, helpi, labori (Z); neniu ordis la longan ruĝan meĉbrulaĵon (Z); la malnova kastelo estis ordita kaj farbita (Z); la ideoj estas orditaj laŭ specoj (Z).
    1. [MATEMATIKO] Provizi aron per ordo 5: ordita triopo; ordita vektora spaco.
  • ordema (Z)
    Kutimanta aranĝi aferojn laŭ ordo: li estas ordema ĝis pedanteco.
  • ordemo
    Amo de, alkutimiĝo al la ordo.
  • ordigi
    1. Fari ion orda: mi venis, por ripari kaj ordigi tion kaj alian (Z); kiu rompis la glason, ordigu la kason (Z); ni devos interrompi la eldonadon, ĝis ni tute ordigos la aferon (Z); aranĝite, ordigite! (Z).
    1. [KOMPUTIKO] Aranĝi liston laŭ ordo: alfabete ordigi nomojn.
  • ordigo
    Ago de iu, kiu ordigas: ŝi komencis klopodi pri la ordigo de la objektoj, elprenitaj el la pakaĵetoj (Z); la ordigo de niaj financoj.
  • ordamo (B)
    Ordemo.
  • ordofari
    Ordigi: la liton ŝi ordofaris per du kusenoj kaj lana kovrilo (Z).
  • eksterorda
    Ne troviĝanta orde sur sia loko.
  • kunordi
    Kunordigi 2: kunordita propozicio.
  • kunordigi
    1. Aranĝi laŭ difinitaj rilatoj diversajn partojn, por formi harmonian tuton: kunordigi la partojn de sistemo.
    1. [LINGVOSCIENCO] Kunligi du samfunkciajn prop-ojn, por ilin ligi aŭ kontrastigi: la konjunkcioj (kaj, sed, ĉar...) servas por kunordigi propoziciojn.
  • kunordigilo
    [LINGVOSCIENCO] ĉiu el la morfemoj, servantaj por kunordigi (konj-oj kaj similfunkciaj adv-oj, kiel 'nome', 'cetere'...).
  • laŭorde
    Laŭ la deca ordo.
  • malordo
    Manko de ordo: malordo venas nur tiam, se batalas du egalaj partioj (Z); tiuj, kiuj trovas plezuron en la malordo de la malboneco (X).
  • malordema
    Kutima lasi la aferojn sen ordo.
  • malordigi
    Neniigi ordon: vi ruliĝadis (sur la lito), ĝi tuta estas malordigita (Z).
  • malordiĝi
    Iĝi malorda: la vesto malordiĝis (Z).
  • reordigi
    Aranĝi denove laŭ la antaŭa ordo: (re)ordigi liton; la diplomatoj penas reordigi la rilatojn inter la popoloj (Z); reordigi la salajrojn.
  • senorda
    Prezentanta nenian ordon: senorda amaso da rubaĵoj; senorda mansardo; la senzorgeco de la senorduloj ilin pereigas (X).
  • subordo
    [BIOLOGIO] Sistematika unuo (subordo), ampleksanta tre parencajn familiojn de la sama ordo, montrata en botaniko per la sufikso 'ine'.
  • subordi
    Subordigi 2: subordita propozicio.
  • subordigi
    1. Meti iun aŭ ion sub ies aŭtoritato: la tribunaloj estas subordigitaj unuj al aliaj; ĉiu aŭtoritato, suverena aŭ subordigita.
    1. [LINGVOSCIENCO] Kunligi du prop-ojn, el kiuj unu dependas de la alia: la subjunkcioj ke, kiam, se kc servas por subordigi la propoziciojn.
  • subordigilo
    [LINGVOSCIENCO] ĉiu el la vortoj, servantaj por subordigi (t.e. rilativoj kaj subjunkcioj).
  • superordo
    [BIOLOGIO] Grupo de la pli parencaj ordoj en unu klaso.
  • bonorda
    1. (io) Gvidata, regata, farata laŭ la reguloj: ĉi tiuj aferoj ne tiamaniere estas farataj en bona regno (Z); alkonduki la pretigadon de venenoj al la rango de bonorda scienco (Z); ili dancis [...] , formis bonordajn ĉenojn (Z); oni eĉ ne ricevas bonordan viandan supon! (Z).
    1. (iu) Kondutanta laŭ la decreguloj, observanta la socian ordon: laŭ la aspekto li estis eĉ tute bona homo (Z); virino bonorda estas muta kaj surda (Z).
  • bonorde
    1. Laŭregule, zorge: mi ĉiun bonorde ekzamenatan kaj leĝe voĉdonitan decidon ĉiam akceptos (Z); ĉifonaĵoj, la delikataj aparte kaj la maldelikataj aparte, bonorde (Z).
    1. Konforma al la decreguloj en la socio: persono tre bonorde vestita (Z); ili observis, ke oni kondutu bonorde (Z).
  • rangordo
    La oficiale difinita ordo inter la diversaj rangoj de ŝtatoficistoj.
  • tagordo
    1. Listo de la demandoj, pritraktotaj en iu kunveno; programo: meti (enskribi) ion en (sur) la tagordon; super la okazintaj faktoj ni povus silente transiri al la tagordo (Z).
    1. Instrukcioj por la hodiaŭa tago sciigataj al soldatoj.
  • vortordo
    [LINGVOSCIENCO] Maniero, kiel la vortoj devas aŭ povas sekvi unu la aliajn en la frazo: libera, ligita vortordo; la slavaj lingvoj havas vortordon pli simplan kaj sekve pli proksiman al la vortordo en E. (Z).

    ordo


    harmonio.difini.leĝo.ekskluziva.escepto.regulo.ĥaoso.hazarda.sistemo.korekta.eraro.ekzakta.vico.normo.klasifiki.strikta.stranga.ordinara.sama.alia.distingi.observi.konservi.speco.specimeno.kolekti.simpla.tuta.kompleta.plena.pura.tohuvabohuo.tumulto.pelmelo.konsisti el.elemento.parto.peco.detalo.ligo.unio.klaso.unuigi.disigi.aro.konkordo.antinomio.koheri.koincidi.

    Iel rilatitaj:

    -aĉ afanipterx akantopterigx anarkix aranĝx ataksix cent difinx du familix hazardx klasifikx klasx kolektx kombx konfuzx konsistx kvar kvin mastrumx mil miliardx milionx naŭ ok ordinarx organizx partx pecx rangx regulx samx sep ses sistemx specx strukturx tagx tri unu