alia

PMEG: [alia]
  1. Ne la sama, kiel iu aŭ iuj jam menciita (j), ne identa kun: ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono (Z); la hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj (Z); transportu la seĝon de ĉi tie sur alian lokon (Z); skatolo aŭ alia objekto (Z); sen ia alia vorto li eliris; kelkaj aliaj ekzemploj; diversaj aliaj kreskaĵoj (Z); kian alian, pli bonan formon oni povus trovi (Z); inter aliaj aferoj ŝi devis iri ĉerpi akvon (Z); ne ekzistas alia dio, kiu povus vin savi (X); mi estas la Eternulo k ne ekzistas alia (X) (sk. Dio); diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido k aliaj (Z) (sk. acidoj).
  1. Diferenca per unu aŭ pluraj ecoj: tio estas tute alia afero (Z); la rezulto estis tute alia, ol ni esperis; nun ŝia rideto estis alia, ol matene; kun la tempo la formo de la lingvo eble estos alia, ol tiu, pro kiu ni nun laboras (Z); ŝi estis tute alia, ol kiel li ĝin imagis al si (Z).

RIM. 1 Se 'alia' estas akompanata de negacio, oni povas uzi sendiference 'ol' aŭ 'krom' (atentante, ke post la prep. 'krom' oni ne uzas akuz-on): la diletanteco ne povas esti io alia, krom aldono, ornamo de la vivo (Z); nia tuta vivo estas nenio alia ol konstanta incensado pro lia honoro (Z); la kongreso tute ne povas elekti ian alian lingvon krom lingvo arta (Z); ne scii alian lingvon krom sia propra (Z); (sed: ol sian propran).
  1. Dua el du personoj, objektoj aŭ grupoj: la lingvo transiradis de unu homo al alia nur per la orelo (Z); la transportado de l' akcento de unu silabo sur alian (Z); krei malamon inter unuj gentoj k aliaj (Z); tiuj fratoj fariĝis tute fremdaj unuj al aliaj (Z); el ŝiaj infanoj unuj estas bonaj k aliaj malbonaj (Z).
  1. (pron-e uzata) Iu alia homo: tiam mi semu k alia manĝu! (X); ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos (Z); aliajn gvidas k mem ne vidas (Z); ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos via (Z); amu unu la alian (X).

RIM. 2 En la korelativaĵo 'unu... alia...', oni enmetas la art-on antaŭ alia, kiam oni volas akcenti la reciprokecon.

  • RIM 3 La vorto 'alia' k ĝiaj derivaĵoj ne apartenas al la tabelo de korelativoj. Maksimume allasebla estas la formo poseda: ies gajno, alies perdo.
  • alia ... alia...
    Korelativaĵo, esprimanta, ke, se unu afero ŝanĝiĝas, ankaŭ same la dua afero ŝanĝiĝas: aliaj domoj, aliaj homoj (Z); aliaj tempoj, aliaj moroj (Z).
  • tiu aŭ alia
    Iu ajn: fari oficialan decidon pri tiu aŭ alia duba lingva demando (Z); homoj, kiuj perdis ĉiun kredon je la dogmoj de tiu aŭ alia religio (Z).
  • alie
    1. En alia maniero: ĝi estos tiel k ne alie! (Z); ni havas sufiĉe da tempo, por prepari la aferon alie (Z); agi alie mi ne povis (Z); longan tempon neniu en la mondo respondis tiun ĉi demandon alie ol 'Jes' (Z); ne paroli alie, ol kun ironia rideto (Z).
    1. En alia supozo; se ne: mi ja bezonas manĝi, alie mi povas tute maldikiĝi! (Z); alie oni pensos, ke ni ĉiuj havas tiun ideon (Z); obeu, alie vi estos punata.
  • alie ... alie...
    Unumaniere... alimaniere...: infanoj, kiuj konstante vidas ke ilia patro parolas alie k agas alie (Z); (analoge) unu parolis tiel, alia parolis alie (X).
  • alio, aliaĵo
    Io alia: semu, ĉar vi ne scias, ĉu tio aŭ alio estos pli ĝusta (X); dum via servanto estis faranta tion k alion [...] (X); nek io, nek alio (Z); la sperto baldaŭ montris tute alion (Z); alsendi korespondojn al gazetoj k inter aliaĵoj rakonti, ke [...] (Z).
  • alii (ntr)
    Diferenci: vesto nobelina plej malriĉa alias ol jup' kampulina (G).
  • alieco
    Malsameco: homoj vere pensantaj neniam malamas aligentanon pro la alieco de lia religio (Z).
  • aliigi
    Fari ion alia, ŝanĝi, modifi: por ke oni lin ne rekonu, li aliigis sian voĉon; sorĉe aliigi homon en porkon.
    metamorfozi, transformi.
  • aliulo
    Iu alia: sekreton de aliulo ne malkaŝu (X); la kampo de aliulo.
  • interalie
    Inter aliaj aferoj.
  • kunalie
    Sendistinge kun aliaĵoj: kredeble mi metis ĝin kunalie en mian pakon (Z).

  • Esprimoj

    Ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnu.
    Aliajn gvidas, kaj mem ne vidas.
    El ŝiaj infanoj, unuj esatas bonaj kaj aliaj malbonaj.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    alia, alia ol..., alia... alia, aliaĵo, alidire, alie, alie... alie..., alieco, aliel (pref. aliiel), alies (pref. aliies), aliflanke, alii, aliigi, alilande, alimaniere, alinaciano, alinome, alio, aliparte, alirasano, alireligiano, alitempe, aliulo, alivorte, inter aliaĵoj, interalie, kunalie, nenio alia, tiu aŭ alia

    El la malnova greka: αλλος (alia)
    kaj la latina: alius (alia), alter(la alia inter du)

    alegorio, alelomorfo, alergio, alibio, alicikla, alieni, , , , , alofono, , alopato, aloritmio, alostera, alotrofio, alotropa, alteracio, alternanco, alternativo, alterni, altruismo, altruisto, hidalgo (la filo de alia (gravulo/nobelo))

    Vortoj uzitaj en la sama kunteksto

    aparta
    diferenca
    disa
    distinga
    diversa
    diverskonsista
    ekvilibromanka
    heterogena
    identa
    kapricema
    kontraŭa
    krom
    malharmonia
    malproksima
    malsama
    malsimila
    misharmonia
    misproporcia
    neagorda
    neegala
    nekomparebla
    nekonkurebla
    nekonstanta
    neregula
    nuanca
    sama
    senkomparebla
    suba
    supera
    ŝanĝi

    Eble rilatitaj:

    hejmx, nur, vestx,