diferenci

*diferenc/i (ntr)

[MATEMATIKO] Prezenti malsamajn ecojn rilate al alia samspeca afero: ili forte diferencas inter si per la saĝo (Z); ili povas ankaŭ diferenci de miaj reformoj nur en kelkaj detaloj (Z); ankaŭ per la akcento multaj lingvoj diferencas de nia lingvo (Z); sub tero sklavo k sinjoro ne diferencas per valoro (Z); kapoj diferencas, kranioj egalas (Z).
devii, diverĝi, kontrasti, varii, distingiĝi. [VIDU] abismo, fendo, maro.
  • diferenco
    1. Eco, per kiu objekto aŭ persono ne estas identa, simila je alia: en la ekzemploj, kiujn vi citis, la diferenco inter akuzativo k nominativo ne estas granda (Z); oni devas fari diferencon (distingi) inter ambaŭ okazoj (Z); la diferenco konsistas en tio, ke [...] (Z); inter sinonimoj la uzado ordinare enmetas ian diferencon; en diferenco de (Z) (kontraste kun); tio faras grandan diferencon (mi revizios mian opinion); kia estas la diferenco inter [...] ?.
      distanco, nuanco, malkonsento.
    1. a) [MATEMATIKO] (pp du nombroj) La rezulto de la operacio de subtraho, t.e. la unua nombro minus la dua.

    b) [MATEMATIKO] (pp du aroj) La aro de ĉiuj elementoj en la unua aro, kiuj ne estas elementoj en la dua.
  • simetria diferenco
    (pp pri du aroj) La aro de ĉiuj elementoj, kiuj estas membroj de precize unu el la aroj. [VIDU] ekskluda AŬ funkcio.
  • diferenca
    Ne tute simila, ne identa: 'tiu' estas diferenca de 'tia' per jena nuanco; li estas tre diferenca de sia frato.
    alia, diversa, fremda, malproksima.
  • diferencado
    Ago diferenci: la lingvo havas grandegan rolon en la diferencado de la gentoj (Z).
  • diferencigi
    Evidentigi diferencon: personoj, kiuj nepre deziras diferencigi la francajn 'instruire' k 'enseigner' (Z); la historio tiam ne silentos, sed diferencigos inter la laborintoj k atendintoj (Z); diferencigi ion de (Z). , disde io.
    distingi, malkonfuzi.
  • diferencigo
    Ago, per kiu oni diferencigas: starigi diferencigon laŭ la rasoj, la religioj.
    diskriminacio.
  • diferenciĝi
    [BIOLOGIO] [GEOLOGIO] Iĝi diferenca evoluante: embriaj ĉeloj diferenciĝas al histoj k organoj; magmo diferenciĝas al laŭ-kemie k -minerale diferencaj partoj; magma, ĉela, hista diferenciĝo.
    segregacio.
  • *sendiferenca
    Esprimanta nenian diferencon.
  • sendiference
    Farante nenian diferencon: ili buĉis virojn, virinojn, infanojn sendiference.
    indiferente.
  • energidiferenco
    [FIZIKO] Laboro 7.

    diferenci


    Apartigitaj de tro granda diferenco de situacioj.
    antipoda.dekliniĝi.devii.diferenci : esti malsamaj laŭ iuj ecoj, aŭ laŭ kvanto.diferencialo.distanco.distingi : rimarki (vidi) aŭ konscii, ke du aferoj estas malsamaj;difini diferencon inter du aferoj; vidi ion malgraŭ mallumo aŭ ĝenafono; aŭdi ion malgraŭ bruo.distingi.distingiĝi.diversa.diverĝi.fremda.identa : tute sen diferencoj; tute sama.indiferenta.kompari : rigardi du aŭ plurajn aferojn por vidi la diferencojnkaj/aŭ similaĵojn.kontrasti.malkonfuzi.malkonsento.malproksima.malsama.malsameco.manko.nuanco : delikata, tre malgranda diferenco; nuanci: meti nuancojn en.;iomete adapti (sian opinion.).nuanco.potenciala diferenco.resto.saldo : diferenco inter debeto kaj kredito (pri bankkonto, por lakliento: pozitiva saldo estas "mono en banko", negativa saldo estas"manko en konto").sendiferenca.subtraho.troo.varii.
    alia. aparta. dividi. elekti. kalkuli. matematiko. sama.

    Iel rilatitaj:

    alix apartx biasx dividx elektx grandx kalkulx konfuzx matematikx samx sed ŝanĝx