identa

ident/a (1)

Tiel sama, ke oni ne povas percepti ian diferencon: se nia amo estis perfekte identa, kaj se la amo estas la sama, kiel povas diferenci la amantoj? (Z); se tia vorto kiel ekz. 'redaktejo' estus tute identa kun la vorto 'redakcio' (Z); tio povas eble esti bazita sur tiu interna ideo, sed neniam devas esti rigardata kiel identa kun ĝi (Z); la du aŭtoroj prezentis identajn projektojn.
egala, simila, unu.
  • idento
    [MATEMATIKO] La identa bildigo de aro (kiu bildigas ĉiun elementon al ĝi mem).
  • identaĵo
    1. Io identa.
    1. [MATEMATIKO] Egalaĵo, kiu validas por ĉiuj valoroj de la koncernaj variabloj.
  • identeco
    1. Plena sameco: frapanta estas la identeco de vidmaniero inter ili.
    1. Eco de persono, kiu estas vere ne alia, ol li/ŝi asertas esti, aŭ ol oni kredas, ke li/ŝi estas; memeco: starigi la identecon de akuzito; pruvi sian identecon.
  • identigi
    1. Igi aŭ opinii ion identa kun alia: oni ne devas identigi registaron de iu ŝtato kun la popolo mem (B); la aktoro devas identigi sin kun la persono, kiun li ludas; multaj personoj eble identigos la homaranismon kun E. (Z); oni ne devas identigi la liberpenson kun ateismo (Z); la identigado de lando kun gento (Z).
    1. Starigi, trovi la veran individuecon de iu aŭ io: identigi krimulon, kadavron; identigi pentraĵon (trovi ĝian aŭtoron); identigi nomon de loko (trovi la antikvan respondan nomon).
  • identiga
    Tia, ke ĝi ebligas identigon: identiga plato (de soldato), karto (ĉe civilulo).
  • identigilo
    ĉiu objekto, ekz. dokumento, kiu ebligas identigi iun aŭ ion.
    legitimilo.
  • identiĝi
    Iĝi identa kun iu aŭ io: identiĝi kun sia modelo, rolo; lia vivo preskaŭ identiĝis kun tiu granda entrepreno.

    identx


    Iel rilatitaj:

    alix samx