utero

*uter/o

[ANATOMIO] (uterus) Parto de la ovodukta kanalo de la inaj seksorganoj de diversaj animaloj, en kiu restas la ovo dum sia evoluo en la patrina animalo; de mamuloj la feto evoluas en la utero dum la gravedotempo: ĉio, kio malfermas unue la uteron, apartenas al Mi (X); kial mi ne estis mortigita en la utero, ke mia patrino estu mia tombo? (X). [VIDU] uterfalo.
  • utera
    Rilata al la utero: utera kolo, tubo.
  • uterito
    [MEDICINO] Inflama afekcio de la utero.
  • eksterutera
    (pp gravedeco) Okazanta ekster la utero, aŭ en la tubo aŭ en la ĝenerala kavaĵo.
  • samutera
    Devenanta de unu sama utero, kiel la frat (in)o. SIN. sampatrina.

    utero


    Iel rilatitaj:

    Cezarx akuŝx cervikx decidux fratx patrx samx seksx