tonio

toni/o

  1. [BIOLOGIO] Stato de malforta kontrahiĝo de la muskoloj, ne estiganta moviĝojn: tonio estas necesa al la teniĝo de la korpo; viscera tonio.
    klonuso.
  1. [KEMIO] Koncentriteco de solvaĵo, rilate kun osmoza premo.
  • toniigo
    1. Pliigo de tonio 1.
    1. [BIOLOGIO] Aktivado de la nervoj, kiuj regas tonion 1: simpatotoniigo, vagotoniigo.
  • toniiga, tonidona
    Pliiganta la tonion.
  • hipertonia
    1. [MEDICINO] Havanta tonion pli grandan ol la normala.
    1. [KEMIO] (pp solvaĵo) Pli koncentrita ol komparata solvaĵo.
  • hipotonia
    1. Havanta tonion pli malgrandan ol la normala.
    1. [KEMIO] (pp solvaĵo) Malpli koncentrita ol komparata solvaĵo.
  • samtonia
    [KEMIO] (pp solvaĵo) Same koncentrita kiel komparata solvaĵo.
  • sentonio
    Malesto de tonio.
    atonio.

    tonix


    Iel rilatitaj:

    atonix samx