sango

*sang/o

  1. Likvo fluanta en la arterioj, vejnoj, kapilaroj (ks vaskuloj) de animaloj, ruĝa ĉe la vertebruloj, portanta i.a. la nutrajn substancojn, oksigenon kaj la forĵetaĵojn de la ĉeloj: sango konsistas el likva parto (plasma) kaj ĉela parto (globuloj); ekbato de nazo aperigas sangon (X); la pastro aspergis la sklavojn per varma ĉevala sango (Z); la hundoj lekis la sangon de Nabot (X); nur detenu vin, ke vi ne manĝu la sangon (X); la sango malaperis el liaj vangoj kaj lipoj (Z); ricevi karnon kaj sangon (Z) (iĝi viva).
    limfo. [VIDU] sangoglobeto, sangogrupo.
  1. Tiu likvo, kiel simbolo de perforto, murdo, ofero ks: ili plenigis ĉi tiun lokon per sango de senkulpuloj (X); manoj, kiuj verŝas senkulpan sangon (X); Mi ebriigos miajn sagojn per sango (X); la voĉo de la sango de via frato krias al mi de la tero (X); lia sango estos sur lia kapo (X); akuzo, kiu kostis al la Hebreoj multe da sango kaj angoro (Z); virina lango buĉas sen sango (Z); atingi sian celon per fero kaj sango; miajn manojn detenu de sango! (Z).
  1. Tiu likvo, kiel simbolo de temperamento, pasio: sango bolas, juneco petolas (Z); li rigardis tiun mizeron kun malvarma sango; fari al si malbonan sangon (maltrankviliĝi, koleriĝi pri io); li ne havas sangon en siaj vejnoj!; sango malkvieta la reĝon ne instigos fari tian junulan agon (Z).
  1. Tiu likvo, kiel simbolo de heredeco (familia, etna, kasta ks): ĉevalo de pura sango; la sango de David (N); en lia nobela Hispana sango estis io, kio bolis (Z); (en ŝi) la homo kaj la diablo intermiksas sian sangon (Z); blua (nobela) sango; princo el reĝa sango; li, kiu naskiĝis nek el sango, nek el volo de karno [...] sed el Dio (N).
  1. Tiu likvo, kiel simbolo de parenceco, ofte de deveno: sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas (Z); sango komuna reciproke sin altiras (Z); ŝia infano, ŝia propra karno kaj sango (Z); la propra sango (filo) ŝin mortigis (Z); sangovenĝanto (X).
  • sanga
    1. Rilata al la sango: sanga serumo.
    1. Konsistanta el sango: kelke da sangaj gutoj falis sur lian manikon (Z); sanga makulo (B); (f) ili ploris per sangaj larmoj (Z).
    1. Kovrita aŭ signita de multo da sango: vundo plej sanga (Z); sangaj homaferoj (Z); sanga batalo, venko.
  • sangi (ntr)
    Ellasi sangon: Johano mordis al si la fingron, ke ĝi sangis (Z); aliaj per sangantaj piedoj marŝas sur la tero (Z); (f) pro tio ĝuste sangas mia koro (Z).
  • sangado
    Elfluo de sango: sangado de la nazo.
    hemoragio.
  • sangokolora
    Havanta la koloron de ĵus elverŝita sango. SIN. sangoruĝa.
  • malvarmsanga
    Pojkiloterma.
  • malvarmsange
    Senpasie, indiferente.
  • pursanga
    Devenanta de pura rasa: pursanga ĉashundo; (f) antaŭ la plej pursangaj princoj (Z).
  • samsanga
    Havanta unu avon aŭ prapatron komunan kun iu alia: samsangaj vilaĝaj familioj; (analoge) samsanga amo (Z) (al frato ks); samsanguloj (Z).
  • varmsanga
    Homeoterma.
  • varmegsanga
    Havanta ardan temperamenton: mi estas juna, sovaĝa kaj varmegsanga, tamen honesta (Z).

    sango


    Esprimoj


    Banko de l'sango.
    Delavi ion per sango.
    Endas tuj fari sangan transverŝon.
    Fari al si malbonan sangon (maltrankviliĝi pri io).
    Fari ion kun malvarma sango (kun "frida" sango).
    Glaciiĝas la sango en liaj vejnoj.
    La blua malsano (blua infano).
    Oferi sian sangon.
    Pursanga ĉevalo.
    Samsanga amo.
    Sangado de la nazo.
    Soifi sangon.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    pursanga, samsanga, sanga, sanga, sangado, sangadulto, sangalfluo, sangellaso, sangeltiri, sanghundo, sangi, sangimposto, sango, sangodializo, sangofago, sangofloro, sangofluo, sangoglobeto, sangoglobino, sangogrupo, sangokancero, sangokoagulaĵo, sangokolbaso, sangokolora, sangokultivo, sangoprinco, sangoruĝa, sangosuka laktario, sangosuĉanto, sangovazo, sangoverŝo, varmegsanga, varmsanga

    El la malnova greka: ἁιμα/ἁιματος (sango)

    aeremio , anemio , anoksemio , glukozemio , hematemezo , hematino , hematio , hematito , hemato , hematoksilo , hematomo , hematopodo , hematozo , hematozooj , hematurio , hemoo , hemofilio , hemoglobino , hemolizino , hemolizo , hemoptizo , hemoragio , hemoroidoj , hemostazo , melanemio , sepsemio,

    Parto de sango

    eritrocito
    fibrino
    gobulo
    hematioj (ruĝaj globuloj)
    hemoglobino
    leŭkocitoj (blankaj globuloj)
    limfo
    oksigeno
    plasmo
    sero
    serumo

    Sangocirkulado


    abdomena aorto
    aorto (aorta arko)
    arterio
    femura arterio
    frunta arterio/vejno
    iliaka arterio/vejno
    jugularo (vejno)
    kapilaro
    karotido (arterio)
    koro
    malsupra (infra) kava vejno
    pulma arterio/vejno
    pulmoj
    pulso
    radiuso arterio
    subklavikla arterio/vejno
    supra kava vejno
    tempia arterio/vejno
    tibia arterio
    vaskulo
    vejno

    Malsanoj

    anemio
    angio
    apopleksio
    cerba kongesto
    embolo
    embolozo (evi: embolio)
    flebito
    hematomo
    hematurio
    hemofilio
    hemoptizo (=sangosputo)
    hemoragio (=sangelverŝo)
    hemoroido
    kardiovaskula afekcio
    klorozo
    trombo
    trombozo
    variko

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    homeoterma
    kruela
    ofenda
    pojkiloterma
    sangvina
    severa
    ataki
    elverŝi
    koaguli
    murdi
    piki
    sufoki
    transfuzi
    vundi
    arterioektomio
    diapedezo
    etno
    familio
    flebotomio (=sangeltiro)
    flebotomo
    guto
    hematozo
    hemostazo
    hirudo
    infarkto
    karno
    kasto
    koagulaĵo
    koro
    korpo
    likvo
    metastazo
    nobelo
    pasio
    sanga batalo
    sanga makulo
    sangcirkulado
    sangvisorbo
    stazo
    temperamento

    Iel rilatitaj:

    acetonx aeremix aidosx akrocianozx anemix angiotensinx angix anoksemix aortx apopleksix arterix atakx banx batalx budenx cirkulx diapedezx embolx eritrocitx etnx familix fibrx flebitx flebotomix flebotomx flux glukozemix gobulx gutx hematemezx hematinx hematitx hematix hematoksilx hematopodx hematozox hematozx hematx hemofilix hemoglobinx hemolizx hemoptizx hemoragix hemoroidx hemostazx hemox hirudx homeotermx infarktx insektx jugularx kapilarx karnx karotidx kastx klorozx koagulx kongestx korpx korx kruelx leŭkocitx likvx limfx makulx metastazx murdx nobelx ofendx oksigenx pasix pikx plasmx pojkilotermx pulmx pulsx ruĝx samx sangvinx sangvisorbx sepsx serumx serx severx stazx sufokx temperamentx transfuzx trombx urix varikx vaskulx vejnx verŝx vundx