civito

civit/o (3)

  1. [ HISTORIO] Aŭtonoma urbo, rigardata kiel politika organizaĵo: la helenaj civitoj venkis la orientajn imperiojn.
  1. Tuto de la urbanoj, posedantaj la politikajn rajtojn.
  1. Tuto de la regnanoj, posedantaj la politikajn rajtojn.
  • civitano
    Homo, ĝuanta la politikajn rajtojn aŭ en urbo sendependa, aŭ en regno: ĉiu civitano en ĉiu regno havu plenan rajton paroli tiun lingvon, kiun li volas (Z).
  • civitana
    Koncernanta la civitojn: korporacio senigita je ĉiuj civitanaj rajtoj (Z); ĉu la industriistoj, pro tio ke ili estas industriistoj, devas rigardi sin kiel liberigitaj de civitanaj sentoj k devoj (Z); pro filantropio, pro civitana iniciativo (Z); intercivitana milito.
  • civitaneco
    Tuto de la rajtoj de civitano: per granda sumo mi akiris tiun civitanecon (N).
  • civitismo
    Konscio pri la rajtoj k devoj de vera civitano.
  • samcivitano
    Ano de la sama civito.
  • mondcivitano
    Homo, kiu ne agnoskas la dividon de la homaro en regnoj.
    kosmopolito, sen· naciulo.
  • mondcivitaneco
    Stato de mondcivitano.
    civitx

    civitx


    Iel rilatitaj:

    HISTORIO aŭtonomx burĝx civilx devx kosmopolitx nacix organizx politikx rajtx respublikx samx urbx