regno

*regn/o

  1. ĉiu el la suverenaj politikaj unuoj: kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj (Z); rekonstruo de Palestina hebrea regno (Z); la Vatikana Regno; la Tria Regno (nazia Germanio, 1933-1945); la atompovaj regnoj.
    lando, nacio, ŝtato.
  1. (f) Regiono, kie suverenas ia gento, ia principo ks: ne en la akvo estas la regno de la leono (Z); la regno de la ombroj (Z), de la morto (Z); liberigita el la regno de la mortintoj (Z); ĉu vi pensas, ke vi savos vin en la dezerta regno de la nenieco? (Z); la regno de la belo (Z); la regno de la ĉielo (N), de Dio (la spirita mondo, pri kiu predikis Jesuo).
  1. [KOMUNUZO] (ark.) Unu el la tri ĝeneralaj fakoj de la naturo: la animala, vegetaĵa kaj minerala regnoj.
  1. [BIOLOGIO] Sistematika unuo (regnum), ampleksanta parencajn filumojn, kun rango supera al filumo kaj malsupera al domanio: eŭbakteria, prabakteria, protozoa, funga, kromista, planta, animala estas la plej konataj regnoj,
    divizio, domanio, filumo.
  • regna
    Apartenanta al regno: regna kaso-bona ĉaso (Z).
  • regni (ark.)
    Havi potencon de regno 1, 2, regi: ho, frazo, frazo, kiam vi ĉesos regni super la spiritoj de la homoj (Z).
  • *regnano
    Regato aŭ civitano de regno.
  • *regnestro
    Estro de regno (reĝo, imperiestro, prezidanto ks).
  • interregna
    Koncernanta la rilatojn inter regnoj.
    internacia, interŝtata.
  • *samregnano
    Homo, apartenanta al la sama regno.
  • superregna
    Havanta superregadon super la regnoj: superregna komunumo, institucio.
  • subregno
    [BIOLOGIO] Sistematika unuo (subregnum), ampleksanta tre proksime parencajn filumojn de la sama regno: la protozoa kaj la metazoa subregnoj.
  • bufroregno
    Malgranda regno, situanta inter du pli grandaj, kaj kies ekzisto celas eviti konfliktojn.


    Sin alianci kun najbara regno.
    animala, vegetala regno. divizio. filumo. grupoj. lando. nacio. regno de la ĉielo. specio. ŝtato.
    animalo. biologio. biologo. kristanismo. kristo. politiko. reĝimo. sociologio. ŝtato.

    Iel rilatitaj:

    Afrikx Akadx Andorx Angolx Antigvo-Barbudx Argentinx Azerbajĝanx Bangladeŝx Barbadx Barejnx Belizx Beninx Birmx Bocvanx Bolivix Brazilx Brunejx Burkinx Burundx Butanx Cilicix afganx ambasadorx aneksx animalx aŭtokratx belgx biologix biologx blazonx britx bulgarx federacix imperix kortegx kristanismx kristx landx politikx princx reĝimx samx sociologix tiranx Ĉilix ĉilix ŝtatx