nacio

*naci/o

  1. [SOCIOLOGIO] Popolo, akirinta konscion pri si mem kiel aparta socia komunumo pro komunaj karakterizaĵoj, rezultantaj de historiaj procezoj; tiuj karakterizaĵoj estas tre diversaj laŭ la kazoj (ekonomiaj interesoj, lingvo, religio, vivmaniero), sed la ĉefa estas komuna teritorio kaj emo al politika memstareco: kutime nacio havas teritorian bazon; precipe la lingvo faras la nacion; nacio, batalanta por kreo de sia propra ŝtato; en kio konsistus la malfeliĉo, se en unu hela tago montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj? (Z).
    etno, gento, popolo.
  1. [POLITIKO] Jura persono, konsistanta el la tuto de la individuoj regataj de unu sama konstitucio, kaj distingita disde ili: suvereneco fontas el la nacio; la interesoj de la nacio ofte kontraŭas tiujn de la individuoj.
    klaso.
  1. (evi) = regno: Ligo de Nacioj; la Unuiĝintaj Nacioj; [KOMERCO] la klaŭzo de la plej favorata nacio.
  • nacioj
    [BIBLIO] La nehebreaj gentoj, la idolanoj: Jerusalem agis kontraŭ Miaj decidoj pli malpie, ol la nacioj (X).
    gentoj, ĝojo.
  • nacia
    Koncernanta difinitan nacion: nacia armeo, lingvo, literaturo, opinio, festo, kulturo, politika; nacia proprietaĵo; nacia funebro; nacia konscio, memdecido.
  • naciaĵo
    Nacia apartaĵo. [VIDU] idiotismo.
  • naciano
    1. Ano de iu nacio: la ambasadoro konsilis al ĉiuj siaj nacianoj forlasi la landon.
    1. [BIBLIO] Ne-hebreo: Jakobo kaj Kefas kaj Johano donis al mi kaj al Barnabas la dekstrajn manojn, por ke ni iru al la nacianoj, kaj ili al la cirkumcidularo (N).
  • nacieco
    1. Aparteneco al iu nacio: pli kaj pli landlimoj kaj naciecoj difinigas laŭ la lingvoj.
    1. (evi) Popolo aŭ parto de nacio, kiu ne estas organizita kiel regno: la principo de la naciecoj.
  • naciigi
    [FINANCO] Transdoni al la nacio la proprieton de la produkto rimedoj, posedataj de kapitalistoj: naciigi la fervojojn, la minejojn, la asekurojn.
  • naciigado
    Transdono al la nacio de tiuj posedaĵoj: politiko de naciigado.
  • naciismo
    1. Politika doktrino, kun mistika bazo, laŭ kiu la nacia tradicio estas ĉiam preferinda kaj la naciaj ambicioj ĉiam pravaj kontraŭ tiuj de iu ajn alia nacio.
      patriotismo.
    1. (ark.) = idiotismo.
  • naciisto
    Adepto de naciismo.
    nacisocialismo.
  • nacilingva
    Esprimiĝanta en la lingvo de difinita nacio: nacilingva vortaro.
  • *internacia
    Okazanta, praktikata inter pluraj nacioj: internacia trusto, banko, komerco, juro, ekspozicio, konferenco; Internacia Laborista Asocio (Vd Unua Internacio); Internacia Arbitracia Kortumo.
  • Internacio
    Asocio de laboristoj, apartenantaj al diversaj nacioj kaj batalantaj por siaj komunaj interesoj, aŭ interna grupiĝo de laboristaj partioj: Unua Internacio (Internacia Laborista Asocio, 1864-1876, refondita en 1922 kiel unuiĝo de sindikatoj); Dua Internacio (1889-1939, refondita en 1951 sub la nomo Socialista Internacio); Tria Internacio (t.n. komunista, 1919-1943); Kvara Internacio (trockiista, 1937); La Internacio (himno de la revolucia proletaro, 1871).
  • internaciigi
    Doni internacian karakteron: internaciigi regionon (meti ĝin sub la protekton de pluraj nacioj); internaciigi konflikton (agi tiel, ke partoprenu en ĝi pluraj nacioj).
  • internaciismo
    1. [POLITIKO] Politika sinteno de laboristoj, kies bazo estas simileco de socia pozicio, esprimiĝanta en sento de komuneco, sendepende de ilia nacia aparteneco: proleta internaciismo.
    1. (vs) ĉia politika sinteno, kiu strebas al mildigo de la naciismoj, al limigo de la suvereneco de nacioj kaj regnoj kaj al internacia paco per respekto de la rajtoj de la diversaj nacioj aŭ regnoj: etburga internaciismo.
  • internaciisto
    Adepto de internaciismo.
  • internaciulo
    Sportisto, partoprenanta en internaciaj konkursoj.
  • malnaciigi
    [FINANCO] Redoni al la privata kapitalismo naciigitan sektoron de la industrio.
  • samnaciano
    Ano de la sama nacio.
    samgentano.
  • sennacia
    Ne havanta naciecon: sennacia memekzilinto; sennacia kapitalo; sennacia proletaro.
  • sennacieca
    Ne havanta nacian karakteron (en siaj principoj, funkciado ks): Sennacieca Asocio Tutmonda.
  • sennaciigi
    Senigi je nacieco.
  • sennaciismo
    Doktrino, fondita de Lanti, kies celoj estas la malapero de ĉiuj nacioj rigardataj kiel suverenaj unuoj, la racia utiligado de ĉia materialo kaj energio profite al ĉiuj homoj, unuecigo de ĉiuj mezuriloj kaj kalkuliloj, kaj uzado de E. kiel sola kulturlingvo.
  • sennaciisto
    Homo, kiu aprobas kaj propagandas sennaciismon.
  • sennaciulo
    Homo, kiu sukcesis senigi sin je prefero por sia nacio: Sennaciulo estas la organo de SAT.
  • supernacia
    Rilata al organismo, al kiu kelkaj nacioj cedis parton el sia sendependeco.
  • transnacia
    Aganta sendepende de naciaj interesoj: transnacia partio, kompanio.

    nacio


    internacia kuirlibro.internacia respondkupono.internaciismo.Inundi la internacian merkaton per siaj produktoj.Kiu nacio konsentos malarmi sen ia garantio ?.La internacia "buroo" pri peziloj kaj mezuroj.La malfermo de la kongreso estis disaŭdigata de la nacia sendostacio.La problemo pri malarmado, pri internacia limigo de la armadoj.nacia.nacianigi.naciano.nacieco.naciismo.naciisto.sennaciismo.Urbodomo dekoraciita per ĉiuj naciaj flagoj.
    gento.popolo.raso.tribo.
    diktaturo. historio. merkato. paco. politiko. popolo. sociologio.

    Iel rilatitaj:

    civitx dekstrx diktaturx flagx francx germanx historix homx imperix landx lingvx merkatx pacx patrx politikx popolx prahistorix samx sociologix socix teatrx