simila

*simil/a

  1. Havanta iajn ecojn, kiujn ankaŭ havas alia persono aŭ objekto: krei lingvon similan je E-o (Z); ĝia blekado estas simila al la leona (X); la reĝidino estis kopie simila al la bela knabino (Z); nenia potenco devas esti simila al la mia (Z); la anĝeloj ĉiuj estas similaj inter si (Z); (subst-e) ĉiu korniko serĉas similan al si (Z).
    analoga, najbara, parenca, proksima, sama.
  1. (vs) Tia: vi scias tre bone, ke nenio simila estis (Z); simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la eŭropaj popoloj (Z); en lingvo arta nenio simila povas havi lokon (Z); ion similan mi malestimas (Z).
  1. [MATEMATIKO] (pp geometria figuro) Posedanta angulojn egalajn al kaj longojn proporciajn al la respondaj grandoj de alia figuro: homotetaj figuroj estas similaj, sed ne nepre inverse.
  • simile
    En simila maniero: flugadis simile al cigna lanugo la ŝaŭmo el la maro (Z); mi vivis al normala hom' simile (K). [VIDU] kiel, kvazaŭ.
  • simili (tr)
    Esti simila al: tago tagon sekvas, sed ne similas (Z); unu similas nulon, ne prezentas kalkulon (Z); ili similas unu la alian kiel du akvogutoj; filo kiu similus al li korpe kaj anime (Z); tiu gaja svarmado similis al la fajreroj en la cindro (Z).
  • similaĵo
    1. Io simila: kian similaĵon vi kontraŭstarigos al li? (Z) (kun kiu vi komparos lin?).
    1. [BIBLIO] Parabolo aŭ alegorio.
  • simileco
    Eco de tio, kio estas simila: oni ne povas nei, ke ekzistas kelka simileco de la melodio (Z); li havas grandan similecon kun mia mortinta frato (Z); simileco de du trianguloj.
  • similigi
    1. Fari simila: aktoroj provas similigi sin kun la prezentataj herooj.
    1. Kompari: al bela kaj delikata virino mi similigis la filinon de Cion (X).
  • similiĝi
    Iĝi simila: forkuru mia amato kaj similiĝu al gazelo (X).
  • similulo
    Homo, aspekte simila al alia.
    proksimulo, sozio.
  • malsimila
    Tute ne simila: post ili eliros alia (reĝo), malsimila al la antaŭaj (X); kvar grandegaj bestoj malsimilaj unu al alia (X).
    diferenca, malsama.
  • malsimileco
    Eco de iu, io malsimila al alia.
  • memsimila
    [FIZIKO] (pp fizika sistemo) Havanta la samajn ecojn je pluraj skaloj.
  • sensimila
    Tia, ke tiu ne havas iun, ion similan al si.


    Al kio ĝi similas?.Filo simila al la patro per la karaktero.Ĝemela simileco.La diablo furiozus, se io simila alvenus al liaj oreloj.simileco.similesenca,simili kiel du gutoj de akvo,Tagon tago sekvas sed ne similas.Tiel simila unu al la alia kiel du gutoj da roso, akvo.
    ankaŭ. formo. kompari. matematiko. sama.

    Iel rilatitaj:

    -a afinx alegorix alix analogx ankaŭ asimilx atavismx bildx du familix formx imitx infanx klasx komparx matematikx parx reproduktx samx sekvx ŝajnx