mi

mi¹

[MUZIKO] Silabo, kiu montras:
  1. en la relativa solfego la trian tonon super la toniko;
  1. en la absoluta solfego la absolutan tonon E.
  • *mi²
    1. Pron. uzata de iu, parolanta pri si: mi amas min mem (Z).
    1. La sama, uzata subst-e kaj signanta ies memon: la animo ekrigardis la kuŝejon, kie kuŝis la polvoformitaĵo, fremda kopio de ĝia mi (Z); la rilato de mia mi al la universo kaj al la eterneco (Z); la sensignifa 'mi' de la persono, admirante sian propran grandecon (Z). SIN. mio.
  • *mia
    Rilata aŭ apartenanta al mi: kio mia, tio bona (Z); via pano estas malpli freŝa, ol mia (Z); nun adiaŭ, mia kara! (Z); ne mia estas la ĉevalo (Z); (f) mia, min kaj mi en mondo regas ĉiam tri (Z) (pri egoismo).
  • mio
    La plej intima parto de ies personeco: en mia mio kaŭris infaneto (A).
    egoo, memo.
  • miaĵo
    Tio, kio apartenas al mi aŭ koncernas min: mi faris la miaĵon, la rabado estas via afero! (Z).

    mi

    PMEG: [mi]

    Ankaŭ vidu:

    egoo, intima, memo, persono, pronomo, sama

    Iel rilatitaj:

    do egox intimx mem ni personx pronomx samx