koleri

*koler/i (tr aŭ ntr)

Senti fortan agitiĝon de la psiko, kaŭzata de ofendo aŭ nekontenteco, kaj tion eventuale montri vorte aŭ fare: li eble kolerus nin, ke ni estas tiel obstinaj (Z); kiel vi povas koleri kontraŭ li? (Z); mi koleras pri ŝi, tiu knabinaĉo! (Z); kiu koleras, tiu ne prosperas (Z); li koleras kaj insultas (Z); ĉu li koleras, ĉu li ridas, li ne havas trankvilon (X); forte koleris la Eternulo kontraŭ viaj patroj (X); la koboldo koleris, ke oni povas permesi al si diri ion similan al butikisto (Z); ĝi koleris, ke ili povas esti tiel vantaj (Z).
boli, eksplodi, furiozi, flamiĝi.
  • *kolera
    Montranta koleron: esti kolera kontraŭ iu (Z); li estas hodiaŭ en kolera humoro (Z); kolera respondo; kolera sulkiĝo de la brovoj; kolera kiel rabia hundo (Z).
  • *kolere
    En kolera maniero: aliaj kolere palpebrumis (Z); S. kolere deturniĝas de li (Z).
  • *kolero
    Sento de tiu, kiu koleras: [...] , diris la feino sen kolero (Z); justa kolero; trafis min kolero (X); kolero montras malsaĝulon (Z); kolero pravecon ne donas (Z); eksciti ies koleron (Z); montri, aperigi sian koleron (Z).
    rankoro.
  • koleregi
    Senti tre fortan koleron.
    furiozi, esti ekster si.
  • kolerema
    Facile koleranta: pli bone estas loĝi en lando dezerta ol kun malpacema kaj kolerema edzino (X); li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ĉe la plej malgranda bagatelo (Z).
  • kolereta
    Nur iom kolera: kartava kolereta voĉo (Z).
  • kolerigi
    Fari iun kolera: ili kolerigis lin per siaj faroj (X).
  • koleriĝemo
    Tendenco facile ekkoleri: ĉio venas de mia koleriĝemo! (Z).
  • *ekkolerema
    Inklina ekkoleri.
  • ekkoleri
    Subite senti koleron.
  • postkolero
    Malafabla sento, kiu restas post kolero.
    rankoro.
  • senkolere
    Malvarmsange, kviete: (tia kiso), kian oni akceptas senkolere (Z).


    Ili kun ŝajna kolero atakis unu la alian. Kolero pravecon ne donas. Milda respondo kvietigas koleron. Ne havi kaŭzon por koleri. Vidi sur iu, ke li estas kolera.
    abrupte trakti. admono. agaci. akra. Atako de kolero. Bati la tablon per pugno. batpuŝo. Boli, tremi de kolero. Bridi, sufoki sian koleron. bruski. Disciplini siajn impulsojn. ekkolero. eksciti : ekfarigi; elvoki; ekkaŭzi atenton, scivolon, koleron. Ekscitiĝi ĉe la plej malgranda bagatelo, kiel bolanta lakto. Eksplodi de kolero. Elverŝi sur iun la ardon de sia kolero. emocio : forta tuŝo aŭ skuo al la animo (al la koro) ((mal)ĝojo, entuziasmo, kolero..); emocii: forte tuŝi la animon. En ĉiu okazo, li scias ekregi sin. En granda kolero. En tia stato esti kapabla je ĉio. Esti ekster si. Esti furioza, en plena ekscitiĝo. Esti kolera kiel rabia hundo. Fari geston de kolero. furio. Furioziĝi. furiozo. furoro. gala humoro. geedza sceno. grumblema. hipokondriulo. impetema. inciti. indigni : senti koleron pro malnobla, nejusta ago de iu alia. Iriti. karaktero kolera Koleri kontraŭ iu. Kolerigi iun. kolero flama, ekscesa, neretenebla. kririproĉi. krizo. kvereli. Kvietiĝis, lia kolero. La kolero leviĝis al lia kapo. Li ne povas rezisti al sia unua impulso. Lia buŝo ŝaŭmas de kolero. malakordo. malbonhumora. malharmonio. malkonkordo. malkonsento. malpardonemo. montri la dentojn. Montri, aperigi koleron. mordanta. naŭzi. Ne plu povi sin regi. nervozigi. ofendi. ofendiĝemo. Pala pro kolero. paroksismo. Perdi la estrecon de si mem. Perdigi al iu paciencon. pikvundi. provoki iun. rabie koleri. rabio. rankoro. Regi super sia kolero. ribeli. riproĉo. rompado. Ruĝiĝi de kolero. senbrida, senĉena, nehaltigebla, uragana. senpacienco. skoldi. spiti iun. suferi pirozojn. supereksciteco. Ŝajnigi koleron. ŝaŭmkoleri. Tiri sur iun ies koleron. Trafis min kolero. venĝemo. Verŝi oleon sur fajron. vigle diskuti. violenta.
    abomeni. admoni. boli. danĝero. furioza. humoro. karaktero. konduti. kontraŭ. krii. kritiki. minaci. ŝerci

    Iel rilatitaj:

    abomenx admonx afekcix agx bolx buŝx danĝerx feliĉx fulmx furiozx humorx karakterx kondutx kontraŭ kritikx krix kvietx minacx noblx paciencx suferx ŝercx