faktoro

faktor/o

  1. [FINANCO] Komerca komisiita agento.
  1. [KOMUNUZO] Unu el la kaŭzoj de fenomeno aŭ de rezulto: faktoro de sukceso; la vera faktoro de la evoluo de E. estas preskaŭ ekskluzive la gazetaro.
  1. a) [MATEMATIKO] Multiplikato kaj multiplikanto.

b) [MATEMATIKO] Esprimo, kiu estas ligita al aliaj per signo de multipliko: malkomponi nombron al ĝiaj primaj faktoroj. [VIDU] multipliki.
  1. [FIZIKO] Nombro, karakterizanta la rilatumon de du samspecaj grandoj, per kiu unu grando estas multiplikata, por indiki ĝian devion de la alia grando: plenigfaktoro, agofaktoro, reflekta faktoro, korekta faktoro.
  1. [BIOLOGIO] Molekulo (ofte nekonata, sed supozata), kiu efikas al biologia procezo: kresko-faktoroj, faktoroj de sanga koagulado ktp.
  • amplifa faktoro
    [ELEKTRO] La kvociento de elmeta povumo de elektrontuba amplifilo per ĝia enmeta povumo, esprimita en logaritma mezuro.
    faktoro de penetro.
  • faktoro de penetro
    [ELEKTRO] La inverso de amplifa faktoro, se la anoda kurento restas konstanta; simbolo: D.
  • faktoro de utiligo
    [FIZIKO] [TEKNIKOJ] La rilatumo-plej ofte esprimata en procentoj-inter la utiligata energio kaj la tuta enmeta energio de iu sistemo.
  • faktoreca
    [MATEMATIKO] (pp integreca ringo) Tia, ke ĉiu elemento estas esence unika produkto de nemalkomponeblaj elementoj el la ringo: ĉiu ĉefideala ringo estas faktoreca.
  • agofaktoro
    [FIZIKO] Kvociento de la aga povumo per la ŝajna povumo; simbolo: ©, (lambda); en sinuseca regimo © = cos • (pr. kosinuso fi).
  • formfaktoro
    [FIZIKO] La kvociento de la efektiva valoro de fizika grando per ĝia mezvaloro dum duonperiodo de perioda procezo, komenciĝanta je nulo.
  • resusfaktoro
    [BIOLOGIO] Antigeno, ekzistanta en la eritrocitoj de resuso kaj de 85 % el la homaj sangoj (sangoj Rh+): resusfaktoro kreas neakordigeblon kun la sangoj, kiuj ĝin ne posedas (sangoj Rh-).

    Iel rilatitaj:

    agx