iniciati

*iniciat/i (tr)

  1. Kiel unua, proponi aŭ fari: iniciati traktadon, entreprenon, eksperimenton, novan politikon, kuracmetodon, instrumetodon.
    debuti, inaŭguri, instigi, komenci.
  1. [BIOLOGIO] Ekfunkciigi la sintezon de makromolekulo (proteino, nuklea acido ktp): iniciataj enzimoj estas necesaj al la iniciato de la sintezo de proteino.
  • iniciato
    Ago iniciati: lia iniciato sukcesis; preni sur sin la iniciaton de la afero.
  • iniciatanto
    [BIOLOGIO] Iniciatanta molekulo: polimeriga iniciatanto; gena iniciatanto (promotoro).
  • iniciatemo
    Kapablo de tiu, kiu emas iniciati: homo sen iniciatemo; iniciatema karaktero.

    iniciatx


    Iel rilatitaj:

    Bofrontx agx komencx