konduti

*kondut/i (ntr)

Agi iamaniere en siaj rilatoj kun aliaj homoj: konduti bone, malbone, neriproĉinde, glore; konduti kolere, afable, malame kontraŭ iu; li kondutis ĉiam ĝentile al mi.
trakti.
  • konduto
    Maniero, laŭ kiu oni kondutas: havi bonan konduton; ŝanĝi sian konduton; kion diras via libro pri konduto? (Z); penu, por ke vi ricevu bonan ateston pri konduto (Z) (en la lernejo).
  • bonkonduta
    Tia, ke li, ŝi bone kondutas (precipe pp geknaboj): li ĉiam estis bona infano (Z); ĝiaj gefratoj estis tre malbonkondutaj kontraŭ ĝi (Z) (la anasido).
    ĝentila, brava.

    konduti


    abomeni. agiti. almozo. aroganta. avara. avida. ĉikani. egoisto. eksciti. emocii. envii. eviti. fiera. humila. imponi. inciti. indigni. indulgi. insulti. ĵaluza. koleri. kompati. konfuzi. kutimi. minaci. modesta. orgojlo. pacienco. pardoni. paŭti. provoki. spite. suspekti. ŝoki. timi. toleri. venĝi. zorgi (pri).
    koleri. malfeliĉa. malsana. malsata malŝato plezuro. psikologio. riĉa. sata. suferi. ŝato ŝerci. timi

    Iel rilatitaj:

    admonx afektx agx antecedentx artifikx behaviorismx bravx edifx instinktx irx knabx kolerx kompatx kutimx malfeliĉx malsanx minacx paciencx plezurx psikologix riĉx satx sintenx suferx timx zorgx ŝatx ŝercx