indukti

indukt/i (tr) (3)

  1. [FILOZOFIO] Rezoni, konkludante el apartaj faktoj al ĝenerala leĝo, el specoj al specaro, el efikoj al kaŭzo: el tio, ni povas indukti, ke [...] .
    dedukti.
  1. [FIZIKO] Produkti:

a) elektran tension per ŝanĝado de la magneta kampo;
b) magnetan kampon per kurento.
  1. [BIOLOGIO] Estigi biologian ŝanĝiĝon, i.a. ĉe embrio aŭ viruso: indukti la ŝanĝiĝon de enkromosoma viruso al libera viruso (per ultraviola radiado, aŭ alimaniere).
  1. (evi) = malinhibi.
    iniciati.
  • indukta
    Rilata al indukto:
    1. [FILOZOFIO] indukta metodo [VIDU] inferenco;
    1. [ELEKTRO] indukta bobeno, indukta kuplo; memindukta, interindukta;
    1. [MATEMATIKO] indukta difino, limeso.
  • indukto
    1. [FILOZOFIO] Maniero de rezonado, en kiu oni induktas.
    1. [FIZIKO] Reciproka interagado de elektra kaj magneta kampoj (
      induko), nome:

    a) elektromova indukto: produktado de elektra tensio aŭ senpere per magneta kampo (magnetoelektra indukto) aŭ pere per kurento (elektroelektra indukto);
    b) magnetomova indukto: indukto de magnetismo per kurentoj; produktado de magneta flukso, aŭ senpere per elektra kampo (elektromagneta indukto) aŭ pere per magneta kampo (magnetomagneta indukto).
    1. [BIOLOGIO] Ago indukti: indukto de la neŭra tubo ĉe embrio.
    1. [MATEMATIKO] Matematika pruvmetodo, en kiu oni pruvas asertojn A(n), unue pruvante A(1) (la induktan komencon), kaj poste pruvante, ke A(n) implicas A(n + 1) por ĉiu n (la indukta paŝo).
  • induktaĵo
    1. [FIZIKO] La induktitaĵo.
    1. = memindukto.
  • induktanco
    [FIZIKO] [ELEKTRO] (pp fermita cirkvito) Fizika grando, egala al la kvociento de la tuta magneta flukso, kiun ĝi ĉirkaŭas, per la kurentintenso de la kurento trafluanta ĝin, aŭ al la kvociento de la tuta magneta energio, kaŭzita de kurento, per la duona kvadrato de la kurentintenso de kurento trafluanta ĝin; ĝi praktike sinonimas al meminduktanco (koeficiento de memindukto); simbolo: L.
    henro.
  • induktanto
    1. [FIZIKO] Kampa magneto, ekscita magneto.
    1. [BIOLOGIO] Induktanta molekulo.
      inhibanto.
  • induktato
    1. Peco el mola fero por fermi la spacon inter la du polusoj de magneto.
    1. [ELEKTRO] La volvaĵo de la armaturo de elektra maŝino inkluzive de ĝia portilo.
  • induktilo
    [ELEKTRO] Bobeno, kiu kontraŭstaras la pason de alterna kurento per sia induktanco.
  • interindukt (ad)o
    [FIZIKO] La produktado de elektromova forto en unu cirkvito fare de variado de la intenso de kurento fluanta tra alia cirkvito.
  • interinduktanco
    La kvociento de la tuta flukso magneta, induktata fare de unu cirkvito en alia, per la kurentintenso trapasanta la unuan; simbolo: M. SIN. koeficiento de interindukto.
  • memindukt (ad)o
    La produkt(ad)o de elektromova forto en la cirkvito mem pere de variado de la kurento, kiu trapasas ĝin.
    induktanco.
  • memindukteco
    Specifa memindukto pp konduktilo, por ĉiu unuo de ĝia longo.
  • neindukta
    Ne enhavanta indukton, senindukta.

    induktx


    Eble rilatitaj:

    agx, analizx, -ant, deduktx, elektrx,