*efik/i (ntr)

  1. Havi efektivan rezulton: niaj klopodoj fine efikis; se jodo ne efikas, ni uzos alian substancon; pli efikas riproĉo ĉe saĝulo ol cent batoj ĉe malsaĝulo (X); de volo la ordono pli efikas ol bastono (Z); la ŝanĝoj en la nuna kontrakto efikos tuj, post kiam ili estos aprobitaj de la Liganoj.
    agi, validi.
  1. Iamaniere influi; havi tian aŭ tian rezulton: la ripozo mirinde efikis sur lin; tio bone efikus! (Z); kio efikus tre senkuraĝige sur multajn amikojn de nia afero (Z).
    efekti.
  1. [KEMIO] [FIZIKO] Havi efektivan agon: forto efikas ĉe unu punkto; la risorto plu ne efikas.
  1. [KEMIO] [FIZIKO] Iamaniere influi la konsiston de io: kloro efikas sur hidrokarbonon.
  • efiko
    1. Ago de io efikanta: sanigaĵo maldolĉa, sed efiko plej ĝusta (Z); tio faras bonan efikon sur via klereco (Z); lia konduto havis plej malbonan efikon sur la juĝantaron; plej bonan efikon (kantado) faras en verdaĵo (Z); saniga efiko de la sunaj radioj; la teruraj efikoj de la atombombo; ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava (Z).
      efekto.
    1. [KEMIO] [FIZIKO] Difinita fenomeno: efiko de ĵulo, efiko de Edison, efiko de Hall.
    1. [FIZIKO] La kvociento de la valoro de la grando (povumo, energio, elektrokvanto ktp), kiu estas elmetata kiel utiligebla, per la valoro de tiu, kiu estas ensorbata de la sistemo, plej ofte esprimata per procentoj (efikanco); simb.: η (eta): radiada efiko de anteno (la kvociento de la elradiata energio per la tuta energio alkondukata al la anteno por difinita frekvenco).
  • efiko de Doplero
    [FIZIKO] [ASTRONOMIO] [TEKNIKOJ] La observata ŝanĝiĝo de la frekvenco de signalo (sona, ultrasona aŭ luma) de celobjekto, kiu moviĝas for de aŭ direkte al la observanto.
  • efiko de Hall
    [FIZIKO] La deformado de la kurentaj linioj en konduktanto, influata de magneta kampo.
  • efiko de ĵulo
    [FIZIKO] La produktado de varmo, kaŭze de la rezistanco de konduktanto kontraŭstaranta la trafluon de kurento.
  • efiko de Kelvino
    [FIZIKO] Malunuforma distribuo de alternaj kurentoj en la kversekco de konduktiloj, kaŭzata de la variadoj de la interna flukso magneta. SIN. haŭta, surfacflua efiko.
  • efiko de Komptono
    [FIZIKO] Malpliiĝo de la energio de radio (j) pro kolizio kun elektronoj.
  • efiko de Volto
    [FIZIKO] Produktado de elektromova forto pere de kontakto de korpoj de diferenca speco havantaj la saman temperaturon.
  • efiko de Zeeman
    [FIZIKO] La variado de la natura (nepolarizita) lumo elsendata el lumfonto, se oni metas la lumfonton en fortan kampon magnetan.
  • fajrera efiko
    Sparka efiko.
  • forceja efiko
    [EKOLOGIO] Fenomeno de pliiĝo de la temperaturo de la malalta atmosfero de Tero, estigata de gasoj (karbondioksido, akvovaporo, ozono, metano k.a.), kiuj sorbas k poste resendas la infraruĝan radiadon de la tersurfaco: plifortiĝo de la forceja efiko.
  • haŭta efiko, surfacflua efiko
    [FIZIKO] Efiko de Kelvino.
  • lumelektra efiko
    [FIZIKO] Liberigo de elektronoj kaŭze de lumigo.
  • sparka efiko
    [FIZIKO] Brile luma efiko mallongdaŭra, karakterizanta malkonektan malŝargon. SIN. fajrera efiko.
  • efika
    Havanta efikon: efika kuracilo, rimedo, helpo, klopodo, ekzemplo, admono; simplaj sed efikaj maŝinoj (Z); hako post hako estas la plej efika atako (Z); laboro juste rekompencata estas la plej efika, eble la solo efika higiena rimedo kontraŭ malsanoj (Z); efika kaŭzo ( [FILOZOFIO] tiu, kiu fakte efikas, kontraste al la cela kaŭzo); pli efike ol bato pelas malsato (Z).
    aktiva, drasta, energia, forta.
  • efikado (Z)
    Procezo, dum kiu io efikas.
  • efikanto
    [FIZIKO] [KEMIO] [BIOLOGIO] Io, kio efikas al io alia: alostera efikanto (molekulo, kiu povas alfiksiĝi al specifa loko de proteino k ŝanĝi ties formon k konsekvence ties aktivecon).
  • efikeco
    Eco de tio, kio efikas: ĉiu rimedo, uzata tro longe, perdas sian efikecon (Z); kuracilo de granda efikeco.
  • efikiĝo
    Efikado: esti en plena efikiĝo, en multe da efikiĝo (Z).
  • ekefiki
    Komenci efiki: tiu preskribo ekefikas de la venonta noktomezo.
  • kromefiko
    Akcesora konsekvenco, principe necelata, de iu procezo.
  • kunefiki
    Kunagi cele al iu efiko.
  • reefiko
    Denova efiko.
  • retroefiki
    1. [JURO] Havi efikon en la tempo antaŭa al la publikigo: leĝo ne retroefikas.
    1. [SCIENCOJ] Retroagi.
  • retroefiko
    [SCIENCOJ] Retroago.
  • memefiko
    [ELEKTRO] Efiko de dinamo aŭ generatoro per la kurento, produktata de la maŝino mem.
  • senefika
    Havanta nenian efikon: senefika kuracilo, konsilo, kolero.
    vana, vanta senutila, superflua.
  • bonefiko
    (de io) Efiko, kies rezulto estas bona.
  • flankefiko
    Kromefiko.
  • tunelefiko
    [FIZIKO] Kvantuma fenomeno, ebliganta ke partikloj povas trairi energibaron sen havi sufiĉan energion por superi ĝin.

    efiki


    admono.agema.ago.drasta.ekzemplo.energia.forta.helpo.kaŭzo.klopodo.kuracilo.medikamento.rimedo.vana.
    rezulti.

    Iel rilatitaj:

    adulterx agx efektivx efektx energix farx fortx helpx influx konsekvencx okazx procezx produktx rezultx validx