pentri

*pentr/i (tr)

  1. Prezenti sur dudimensia fono liniojn kaj kolorojn, plejofte imitante la formojn de estaĵoj aŭ objektoj: pentri virinan kapon, mutan naturon, pejzaĝon, arabeskojn, kolormakulojn; pentri per oleo; mi pentrus la unuan en ĉemizo kaj la duan nuda (Z); en la bildolibroj oni pentras la Morton kiel skeleton (Z); li rekonis ĉion, kio tie estis pentrita (Z); ne pentru diablon sur la muro (Z) (se oni aludas pri dangero, ĝi okazas. [VIDU] lupo); (f) la suno pentris brilan strion sur la vasta akvaro; la luno pentris sur la ĝardenoj ombrojn de l' piramidoj (B); sur lia vizaĝo estis pentrita la kutimo diri la veron (B).
    desegni, skizi, tatui. [VIDU] farbi.
  1. Produkti per pentrado: pentri portreton (B); la Florencano pentris tiun bildon (Z); pentri akvarelon; viglaj kaj mikskolore pentritaj bildoj (Z).
  1. Priskribi karakterojn aŭ scenojn per vortoj: li majstre pentris la ĝojojn kaj malĝojojn de la humiluloj; pentri la homojn tiaj, kiaj ili devus esti; ni tute ne estas tiaj utopiistoj, kiajn nin pentras multaj gazetoj (Z).
  1. Prezenti pense aŭ parole vivan bildon de io: ŝi pentris al si la estontecon en plej rozaj koloroj; ofte li pentradis al si tiun ĉi tempon sub ĉiaj cirkonstancoj (Z).
  • pentra
    Rilata al la ago pentri.
  • pentrado
    1. Agado aŭ maniero de iu, kiu pentras: lia pentrado fariĝas per etaj, delikataj tuŝoj; pentrado per spatelo; la pentradon li lernis mem (Z); abstrakta, figura pentrado.
    1. Pentrarto.
  • pentraĵo
    1. Io, sceno ktp pentrita: pentraĵoj kovris la murojn de iuj prahistoriaj kavernoj.
      dekoracio, fresko.
    1. Bildo sur papero, tolo, tabulo ks, kun difinitaj dimensioj kaj eventuale kadro: akvarelaj pentraĵoj (Z), la muroj estis ornamitaj per pentraĵoj (Z); la galerio de pentraĵoj (Z); la altara pentraĵo (Z) (retablo); li donis al li kelke da pentraĵetoj (Z); (f) niaj legantoj havos jam finitan pentraĵon de la tuta proponota reformita lingvo (Z); prezentante la pentraĵojn de ia feliĉa tre malproksima tempo estonta (Z).
  • pentrejo
    Laborejo de pentristo.
  • pentrinda
    Tia, ke ĝi meritas esti pentrita: tio estis bildo pentrinda (Z); pentrinda, kortuŝa sceno.
    pitoreska.
  • pentristo
    Artisto, kiu celas, per farboj surmetitaj sur dudimensiaj surfacoj, doni al la vidosenso estetikajn ĝuojn.
    dekoraciisto, farbisto, ŝmiristo.
  • pentrarto
    Arto de pentristo: la sekretoj de la klasika pentrarto; revenigi la pentrarton al ĝiaj veraj fontoj. SIN. pikturo.
  • pripentri
    Ornami per pentritaĵo: la veturilo estis pripentrita per bluaj tulipoj (Z).
  • repentri
    Denove pentri: (f) ha, mi devas repentri al vi vian propran figuron (Z).
  • marpentraĵo
    Pentraĵo prezentanta scenojn marajn.
  • morpentraĵo
    Pentraĵo de genro.
  • oleopentro
    Pentro farita per farboj solvitaj en oleo.
    akvarelo.

    pentri


    Apreci (= kompetente taksi la artan valoron de io).Arkitekturo.Ateliero.Avangarda pentristo.Desegni (laŭ, el la memoro).Du pentraĵoj kolektis (arigis) ĉirkaŭ si amason da admirantoj.Eksponi pentraĵojn.Ekspresionismo.Fari portreton en tri seancoj.Freskoj pentritaj tempere.Granda sobreco de koloroj.Ĝenro.Harmoniigi la kolorojn.Havi delikatan penikon.Impresionismo.Karikaturi.Karikaturisto.Kemia esplorago aŭtentigis tiun pentraĵon.Krokizi.La galerio de pentraĵoj.La leciono pri anatomio estas fama pentraĵo de Rembrandt.La morbideco de Rafaela pentraĵo.La ora nombro (responda al aparte harmonia proporcio).La pentraĵoj de tiu artisto estas tre serĉataj.La portreto ĝuste redonas lian fizionomion.La riĉaj, profundaj nigroj de Van Dick.Interioro.Loki pentraĵon en favora lumo.Memportreto.Molaj ombroj en pentraĵo.Neatingebla perfekteco.Oni apenaŭ distingas la retuŝojn sur la pentraĵo.Paletro.Pariza skolo de pentristoj.Pejzaĝisto : marpentraĵo.Pentrado naiva, abstrakta, figura.Pentraĵo kun karaktero.Pentraĵo laŭ la maniero de Rafaelo.Pentri : laŭ la naturo, figurojn pli grandaj ol laŭ la naturo.Pentri mutan naturon (fruktoj, ktp).Pentri per oleo, akvarelo; per etaj, delikataj tuŝoj.Pikturo (= arto de pentrado).Portretisto : piedostara portreto.Pozisto.Primitivuloj.Rembrandt, la magiisto de la lumoj kaj de la ombroj.Rigardi ĝin distance.Riĉa amatoro aĉetis ĉiujn liajn pentraĵojn.Romantika pentrarto.Senti kulton por la arto.Sin okupi pri arto.Skizi (portreton).Spatelo.Speciala stilo de pentristo.Specifa stilo de pentristo.Taksi iun pli alte, ol kiom li meritas.Tie oni rekonas la manon de la artisto.Tiu pentristo havis plurajn manierojn.Tranĉanta koloro.Tro lekita pentraĵo.Verko el la unua maniero de Vermeer.Zorge elekti inter la diversaj nuancoj de bluo.
    arto, skulpti,

    Iel rilatitaj:

    Apelx abstraktx agx akvarelx artx atelierx bildx brosx dekoracix desegnx interiorx lecionx manierx olex perfektx portretx priskribx skulptx verkx