projekto

*projekt/o

  1. Ideo, proponata kiel efektivigota: li faras ĉiam belajn projektojn, kiujn li forgesas la morgaŭon; kiaj estas viaj projektoj por la somero? (B); havi la projekton fari ion (Z).
    intenco, volo.
  1. Plano, proponata por efektivigi tiun ideon: projekto de leĝo, de reorganizo de la E-istaro; proponi al la juĝo de la L.K. projekton de senrompaj neologismoj (Z); li konsentis, ke mi retiru mian projekton (Z); eble nun mi povos elpaŝi kun mia projekto pli frue (Z); plibonigi projekton (Z); tial mi fine decidis, forĵeti mian projekton (Z); la projekto Ido; ofte aperas diversaj, rapide bakitaj kaj rapide mortantaj lingvaj projektoj kaj projektetoj (Z).
  1. [TEKNIKOJ] Dosiero pri konstruota maŝino, domo ks, entenanta ĉiujn necesajn klarigojn, desegnojn, procedojn de konstruado, kostojn ktp: projekto de ponto (B).
    programo, plano, skizo.
  • projekti (tr)
    Proponi al si efektivigotan ideon: projekti ekskurson; malsupre mi donas la projektatan de mi regularon de tia Ligo (Z).
  • kontraŭprojekto
    Projekto pri la sama temo, oponanta al iu antaŭa.

    projekto

    REVO: [projekto]
    Kostu, kiom ĝi kostos, mi defendos mian projekton.Li tuj komencis la efektivadon de la projekto.
    antaŭpensi, antaŭprepari, intenca murdo.celi.celpunkto.desegni.elpensado.Gigantaj, ĥimeraj projektoj.intenco.intrigo, komploto, konspiro, manovro, maĥinacio, makinacio, insido,kaptilo, enfalilo.kombini, teksi, plekti.konceptado.la Senpeka Koncipado, gravediĝi.malneto.plano.planon maturigi, nutri, pripensi, malsukcesigi, ruinigi, plenumi,efektivigi.programo.propono.rezolucio, decido.scenario.skemo.vizio.
    agi. deziri. efektiva. fari. ideo. intenci. prepari. sukcesi. voli.

    Iel rilatitaj:

    agx dezirx efektivx farx idex intencx konceptx maturx preparx sukcesx volx