operacio

operaci/o

  1. Kirurgia procedo, farata per manoj kaj per instrumentoj; aŭ por modifi la staton de organo, aŭ por fortranĉi malsanan nekuraceblan parton de korpo: fari operacion (Z); la operacio de la galveziko; cezara operacio (dum nenormala nasko).
  1. Aro da rimedoj, kiujn oni kombinas por ekonomia celo: komercaj, financaj (B), borsaj operacioj.
  1. [MATEMATIKO] Kalkulo farata pri nombroj aŭ kvantoj: la kvar bazaj operacioj de la aritmetiko (adicio, subtraho, multipliko, divido).
  1. [MATEMATIKO] (pli ĝenerale) Transiro de unu stato al alia.
  1. = operaco.
  • operacia
    Rilata al operacio: operacia interveno, kampo, tekniko.
  • operacii
    1. (tr) Fari operacion: oni operaciis lin pri apendicito; li estis operaciita je apendicito; la operaciato (paciento sur la operacia tablo); la operaciito.
    1. (ntr) [MATEMATIKO] Funkcii 2: grupo, kiu operacias sur aro, estigas ekvivalentrilaton en tiu ĉi; operacii per komputilo.
  • operaciejo
    ĉambro, speciale aranĝita por operacii.
  • postoperacia
    Okazanta post operacio: postoperacia flegado, kuracado.

    operacio

    REVO: [operacio]
    Anestezi operacioton. Cezara operacio. Fari operacion. Kirurgia procedo por operacii kun malfermita koro. La operacio havis feliĉan sekvon. Mutilanta operacio. Operacia kampo. Operacia ŝoko. Operacii iun pri apendicito, katarakto. Operacio de la galveziko. Operacio de la unua urĝeco. Porti iun sur la operacian tablon. Tiu operacio tre doloras. Tre traŭmatiza operacio.
    Ablacio de reno, ovario. akcidento. Amputado de la dikfingro. Amputi la piedon al iu, iun je la kruro. Amputito. Anastomozi. Anesteza drogo. Aperta frakturo. Asepsa instrumento. Asisti al kirurgo por anestezado. Biopsio. Bisturio. Cikatriĝo (rapida, seninfekta). Ĉirkaŭpremita hernio. Desekci tumoron. Ektomio. Fari transfuzon tuj post akcidento. Frakturo (ostrompiĝo). Grefto de koro, reno. Incizi la haŭton ekde umbiliko. Kaŭterizi. Kirurga masko. Kirurgia agrafilo. Kriplulo. Kunkudri la lipojn de vundo per katguto. Kureto. La kirurgia instrumentaro. Laparotomio. Li rompis al si la femuron. Ligna kruro. Loka anestezo. Nesensivigi korpan regionon per injektoj. Perforado. Profunda, dolora, grava vundo. Redukti luksaciitan, frakturitan oston, delokitan organon (hernio, fimozo). Remeti elartikigitan membron. Sekci arterion inter du ligaturoj. Serioza akcidento. Sin akomodi al nova situacio. Stumpo de amputita brako. Sutureroj. Suturi. Tranĉi rekte en la karnon. Trepani. Ulcero. Vagina kuretado. velaĵo de la brulvundo. Vundoj : tranĉvundo, skrap-, ŝir-, mord-, ungo-, pik-, bat-, brul-, streĉvundo.
    divido. dolori. farmakopeo. financo. kalkuli. komputi. kuraci. malsana. matematiko. medicino. militaferoj. militi. naski. operacio. sana. situacio. soldato. tablo. trafiko. tranĉi. traŭmato. traŭmato.

    Iel rilatitaj:

    -il adicix agx akcidentx akumulx aritmetikx biopsix bulex cirkumcidx derivx distribux dividx dolorx farmakopex farx financx kalkulx komputx kuracx malsanx matematikx medicinx militaferx militx naskx operacix organx rapidx sanx situacix soldatx tablx trafikx tranĉx traŭmatx vundx