korespondi

*korespond/i (ntr)

  1. Interrilati per leteroj: kun aliaj personoj krom vi mi korespondas tre malmulte (Z); se vi ankoraŭ korespondas kun li, mi konsilus [...] (Z).
  1. [TRAFIKO] Esti en tia rilato, ke pasaĝero povas uzi ambaŭ veturrimedojn por atingi sian celon: la ŝipo korespondas kun la Pariza trajno; tiu aŭtobuslinio korespondas kun la eksterurba tramvojo.

RIM. Oni ne uzu 'korespondi' en la senco de 'respondi' 3.
  • korespondo
    Ago korespondi kaj ties rezulto: sendadi al (gazetoj) el la kongreso korespondojn kaj telegramojn (Z);
    korespondaĵo.
  • korespondado
    1. Interŝanĝo de leteroj: mi volas deteni min de ĉia korespondado kun s-ro O. (Z); esti neakurata en la korespondado (Z).
    1. [TRAFIKO] Interrilatiga komunikeblo: ĉertigi la korespondadon inter la aŭtobusreto kaj la aviadilejo.
  • korespondaĵo
    ĉio, per kio oni korespondas: publikigi la korespondaĵojn de (Z).
    poŝtaĵo.
  • korespondanto
    1. Persono, kiu korespondas kun alia: li vizitis unuafoje sian korespondantinon.
    1. Persono, kiu koresponde liveras informojn al gazeto: milita korespondanto; laborista korespondanto.
      raportisto.
    1. Persono, kiu kunlabore korespondadas kun scienca, kultiva asocio: korespondanto de la Akademio.
  • korespondisto
    Tiu, kiu zorgas pri la korespondado de firmo, negocisto ks.


    La korespondo kun soldatoj estas senafranka. Milita korespondanto. Ne trovi eĉ unu minuton por la kuranta korespondo. Neglekti sian korespondaĵon.
    korespondi : pri homoj: interŝanĝi leterojn; pri veturiloj: veturi je tiaj tempoj, ke eblas interŝanĝo (de trajno al trajno, de buso al tramo.); esti en regula rilato. letero. rilati. sekretario : dungito (oficisto) aŭ estrarano por korespondado, protokolado.
    gazeto. informi. kurso. lerni. letero. poŝto.

    Iel rilatitaj:

    gazetx informx kursx lernx leterx poŝtx sekretarix trajnx