leciono

*lecion/o

  1. Tio, kion lernanto devas parkere lerni: la infanoj preparas siajn lecionojn (Z); li pensis pri sia leciono de geografio (Z); se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus (Z); reciti sian lecionon.
    tasko.
  1. Unu el la partoj de instruado pri difinita temo: donadi (Z), fari (Z) lecionojn; doni lecionojn de belskribado (Z); komenciĝis tuta seriaro da lecionoj (Z); vizitado de konfirmaciaj lecionoj (Z); E. en dek lecionoj (Z); preni privatajn lecionojn pri la angla lingvo; post la tria leciono li forlasis la kurson.
    lekcio.
  1. [KRISTANISMO] Legaĵo el la Biblio, ĉe la matenaj horpreĝoj.
    partaĵo.
  1. = lego 2.
  1. (f) Travivaĵo, servonta kiel kuraĝiĝo aŭ admono por ies konduto: ĉiu el ili havis la konscion, ke ĝi donis bonan lecionon al la dua (Z); doni al iu lecionon de moroj (Z); al hundo bastono-al hom' leciono (Z); al kokino la ovo lecionojn ne donu (Z); tio estas instrua leciono por ĉiuj (X).
    ekzemplo, moralinstruo.
  • lecionaro
    Kompleta serio de lecionoj pri difinita temo.
    kurso.

    leciono


    Doni al iu moralinstruori, morallecionon.La leciono pri anatomio estas fama pentraĵo de Rembrandt.lecioni.leciono.morallecionon.Papage ripeti gurditan lecionon.Preni privatajn lecionojn pri la angla lingvo.privata leciono.Reciti sian lecionon.
    admoni. instrui. kurso. legi. lerni. lingvo. moralo. pardoni. pentri.

    Iel rilatitaj:

    admonx instrux kursx legx lernx lingvx moralx pardonx pentrx