metodo

metod/o (1)

  1. Taŭga pripensita procedaro por plej bone atingi difinitan celon: metodo de instruado; praktika, logika, scienca metodo; kvankam tio ĉi estas frenezo, ĝi tamen havas en si metodon (Z).
    maniero, vojo.
  1. [SCIENCOJ] Procedo de mezurado: [FIZIKO] balistika metodo (pp torda galvanometro: karakterizata de la maksimuma devio de nadlo, montrilo, de la instrumento); kompensometodo (= nulmetodo); [ELEKTRO] nulmetodo (ĉe kiu la indika instrumento montras nulon en la ekvilibra stato); [ELEKTRO] resonanca metodo (ĉe kiu altfrekvenca oscilcirkvito estas agordita al la stato de resonanco); [ELEKTRO] substitua metodo (ĉe kiu oni unue konektas la mezurotan objekton en cirkviton kaj observas la indikon de la mezurinstrumento kaj poste anstataŭigas la mezurotan per konata, laŭnormigita objekto kaj reguligas ĉi tiun, ĝis la indika instrumento ree montras la saman devion); [ELEKTRO] telemezura metodo (ĉe kiu oni mezuras iun grandon je laŭvola distanco); [FIZIKO] tempobaza metodo (bazita sur la tempo kiel mezurilo).
  • metodo de maksimuma kredindo
    [STATISTIKO] Metodo trovi stimon de parametro, maksimumigante certan funkcion (la funkcion de kredindo).
  • metodo de minimuma kvadratsumo
    [STATISTIKO] Metodo trovi stimon de parametro, minimumigante la sumon de la kvadratoj de la devioj de observoj disde konata ekspekto.
  • metoda
    1. Aganta laŭ metodo: metoda spirito.
    1. Konforma al difinita metodo: metoda gramatiko, parolado.
  • metodaro
    La kunaj metodoj en iu fako: la metodaro de la kemio.
  • metodiko
    Scienco pri la metodoj sciencaj, didaktikaj ks.
  • metodikisto
    Fakulo pri metodiko.
  • metodismo
    [KRISTANISMO] Movado fondita en Anglujo en la 18a jc. , disvastigita precipe en Skotlando kaj Usono.
  • metodisto
    Adepto de metodismo.
  • metodologio
    Metodiko.
  • kompensometodo
    [FIZIKO] Mezurmetodo, ĉe kiu oni kompensas la mezuratan valoron per kontraŭdirekta efiko. SIN. nulmetodo.
  • nulmetodo
    Kompensmetodo.
  • Metod/o
    Kristana apostolo ĉe la Moraviaj slavoj (9a jc.).
    Cirilo.

    metodo

    REVO: [metodo]
    Fari al iu aplikon de nova kuracmetodo.procedaro.procedo
    elektro. fiziko. kuraci. lerni. scienco.

    Eble rilatitaj:

    algoritmx, aplikx, apologetikx, argumentx, -ar, Cirilx, manierx,