infano

*infan/o

  1. Homido, rilate al la gepatroj: por patrino ne ekzistas infano malbela (Z); malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj doloron (Z); pli da infanoj, pli da beno (Z); Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon (Z); al malriĉulo infanoj ne mankas (Z); infanoj de malĉasto (X); eldorlotita infano (Z); neleĝa infano.
    filo, ido, bastardo.
  1. Homido kontraste kun plenkreskinta homo (ĝis la 12-13 jaroj): infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas (Z); en infano vidiĝas, kia homo fariĝos (Z); parolante pri infano, pri kiu ni scias, ke ĝi ne estas knabino, ni povas uzi la vorton 'li' (Z); gardejo por infanoj; la infanoj diris, ke ĝi flugas rekte al la suno (Z); bonaj infanoj lernas diligente (Z); infanĉareto, infanĝardeno, infanhejmo; infanŝteli.
    bubo, knabo, naskito.
  • infana
    1. Rilata, apartenanta al infano: infana ludo, vesto, pupo, klaso; infana inklino (Z).
    1. Naive sensperta kaj senprudenta: infana argumento (Z); senzorgeco.
  • infanaĵo
    Ago de infano aŭ inda je infano: la malestima nomo de homoj, kiuj okupadis sin je infanaĵoj (Z).
  • infanaro
    La mondo de la infanoj.
  • *infaneco
    Aĝo infana: la unua infaneco (ĉ. la unua vivjaro); dua infaneco (ĝis la falo de la laktodentoj); en mia infaneco mi tre amis la rusan lingvon (Z); mi de la plej frua infaneco fordonis min tutan al unu revo (Z).
  • infanejo
    1. ĉambro aŭ loko, difinita aparte por la infanoj.
    1. Ejo, kie vartistinoj tenas infanojn aŭ dum laborhoroj aŭ dum libertempo de la gepatroj.
  • infaneto
    Malgranda infano.
    bebo.
  • *infaniĝi
    Iĝi mense infana.
  • infanino
    Inseksa infano: la stratoj de la urbo pleniĝos de infanoj kaj infaninoj (X).
  • infanismo
    Nenormala persisto, ĉe plenkreskuloj, de iuj karakteroj el la infaneco.
  • *infanistino
    Servistino kiu zorgas pri la infanoj en familio.
  • reinfaniĝi
    Pro granda aĝo, reatingi la mensan staton de infano.
  • seninfana
    Ne (plu) havanta infanon.
  • seninfanigi
    Senigi je infanoj: vi seninfanigos vian popolon (X).
  • laktinfano
    Infano ankoraŭ tiel juna, ke ĝi devas esti nutrata nur per lakto.
  • lulinfano
    Bebo, kiun oni lulas por dormigi.
  • mirinfano
    Infano havanta mirigajn kapablojn: Mozarto estis vera mirinfano.
  • solinfano
    Infano sen gefratoj: la nobelo, kiu iam revis pli brilantan sorton por sia solinfano (Z).
  • suĉinfano
    Juna infano ankoraŭ mamnutrata: portante la kvarjaran knabineton en la brakoj kiel suĉinfanon (Z); portu ĝin sur via brusto, kiel portas nutristino suĉinfanon (X); ekstermos glavo suĉinfanon kun grizharulo (X); (f) en la suĉinfana periodo de nia lingvo (Z).
  • terorinfano
    Infano kiu pro siaj senkonsidere malkaŝaj babilaĵoj fariĝas kompromitanta por la gepatroj.
  • vindinfano
    Malgranda infano, kiun oni tenas envolvita en vindoj: vindinfanoj, kiuj origas siajn littukojn (Z).

    infano


    Esprimoj


    Adopta infano.
    Adoptaj gepatroj.
    Adoptaj leĝoj.
    Akuŝi je ĝemeloj, je malviva infano, belan infanon.
    Bebo, bebĉareto, bebvestaro.
    Cedi al infano.
    Dorlotata infano.
    Eduki siajn infanojn en pacema kaj tuthomara spirito.
    Ekspedi la infanojn en la liton.
    Elserĉado de patreco per esploro de sangogrupoj.
    En doloro vi naskados infanojn.
    En infano vidiĝas, kia homo fariĝos.
    Endormigi per kantado.
    Estas la horo, kiam la infanoj iras dormi.
    Folulo (malsaĝulo) kaj infano eldiras la veron.
    Ii naskis du infanojn per unu fojo.
    Infano metita for de la mamo.
    Kiom mi konas mian infanon, li sukcesos.
    Krimo : mortigo, dombruligo, seksatenco, infanŝtelo.
    Kroĉiĝi al la jupo de la patrino.
    Kulpi brutalaĵojn kontraŭ infano.
    La Madono kaj la Bebo.
    La blua malsano (blua infano).
    La infano prezentiĝis malĝuste.
    La lakto de la patrino estas la plej bona nutraĵo por la beboj.
    La morto rabis al li la infanojn.
    La patrino kovis sian filon.
    La sola filo, ilia espero por la estonteco.
    Lakta febro.
    Luli bebon al dormo.
    Malagrafi sian korsaĵon kaj suĉigi la bebon.
    Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj - doloron.
    Mia etulo.
    Miaj adoptaj gepatroj.
    Mirinfano (Mozart).
    Montri, havi anĝelan paciencon.
    Multesperiga infano.
    Neleĝa, eksteredzeca filo (= bastardo).
    Oni devas lernigi la infanojn montri indulgon al la maljunuloj.
    Patrino kiu sin mem forgesas por siaj infanoj.
    Per unu fojo: solvi ĉion, naski du infanojn.
    Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj por unu patrino.
    Por patrino, ne ekzistas infano malbela.
    Pro la morto de infano.
    Puni infanon per senigo de deserto.
    Rajto de unuenaskiteco.
    Rilatoj inter adoptito kaj adoptinto.
    Stultigi infanon per senĉesaj admonoj kaj riproĉoj.
    Suĉi la lakton de dungita nutristino.
    Vartejo, gardejo por infanoj.
    Verŝi, elverŝi larmegojn ; (larmoj de krokodilo) kvazaŭ per riveroj,

    Kelkaj kunmetaĵoj

    infana,infanaro,infanaĝo,infanaĵo,infaneco,infanejo,infaneto,infanino,infanismo,infanistino,infaniĝi,infanseĝo,infanĉareto,infanĝardenistino,infanĝardeno,infanŝteli,laktinfano,lulinfano,mirinfano,multinfanulino.,reinfaniĝi,seninfana,seninfanigi,solinfano,suĉinfano,terorinfano,vindinfano

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    luli
    lulilo
    baj, baj, lu
    plori
    varti
    vindi

    cico (Areolo)/ Cicumo
    demamigi
    mamnutri
    mamo
    mamsuĉi
    admoni
    adopti
    aĝo
    eduki
    edzo
    familio
    homo
    juna
    lerni
    naski
    neleĝa infano
    orfo
    patro
    riproĉi
    unuenaskito
    zorgi pri
    ĝemela simileco
    ĝemelo

    Iel rilatitaj:

    -in admonx adoleskx adoptx alimentx anĝelx aĝx baj! bastardx bebx cicx edukx edzx ekzistx esperx familix filx homx junx knabx kuŝx laktx lernx leĝx lulx mamx naskx nutrx orfx patrinx patrx plorx riproĉx seksx seĝx similx suĉx vartx vindx virx zorgx ĝardenx ĝemelx