kapacito
kapacit/o
- Gasa, likva aŭ solida materikvanto, kiun povas enteni ujo: kapacito de vazo.
- Fizika grando, karakterizanta la ŝargokapablon de akumulatoro, kaj egala al la elektrokvanto, kiun la akumulatoro povas liveri, se ĝi estas malŝargiĝinta en iuj kondiĉoj; simbolo: Q.
amperhoro.
varmokapacito
[FIZIKO] La varmokvanto necesa por plialtigi je temperaturunuo la temperaturon de iu korpo: varmokapacito de gaso je konstanta premo, konstanta volumeno.
specifa varmo. kapacitanco
[ELEKTRO] (pp kondensilo) Fizika grando, egala al la kvociento de la ŝargo (elektrokvanto) sur unu el la kondensilaj platoj per la potencialdiferenco inter ili; simbolo: C.
farado.
kapacitx
Iel rilatitaj:
batx
elektrx
enhavx
grandx
havx
litrx