lumo
lum/o
- Fasko da radioj, kiuj, perceptate de la okuloj, faras la objektojn videblaj: la lumo de la suno (Z), de la steloj, de lampo; ŝi aranĝis, ke ŝia edzo vidu la infanon nur ĉe la lumo de la tago (Z); kio kuŝas ĉi tie? Donu lumon! (Z); la lampo ĵetadis fortan lumon sur la palan vizaĝon (Z); ĉe arta lumo malpli klare ol ĉe la taga lumo montriĝas la sulkoj (Z); vidi la lumon (naskiĝi); perdi la lumon (blindiĝi).
flukso, intenso, lukso, lumeno.
- Tia lumo, kolorigata per intermetitaj diafanaĵoj aŭ alia procedo: la blua lumo de la luno; ruĝa lumo (kutime indikanta malpermeson plu iri); doni al iu la verdan lumon (permesi pluiri, pf).
lumo 4.
- Natura fonto de tia lumo: la grandaj lumoj, kiuj estas sur la ĉielo (Z); la norda lumo (Z), aŭstrala lumo; la zodiaka lumo.
- Artefarita objekto, el kiu eliĝas tia lumo: ĉie aperis ruĝaj, bluaj kaj verdaj lumoj, kiujn ili portis en la manoj (Z); lumoj de lumturo; eklipsa, konstanta lumo (
blinko); [ŜIPOJ] [AVIADO] verda (ĉe la dekstra flanko), ruĝa (ĉe la maldekstra flanko) lumoj de navigado; la lumoj de aŭtomobilo (plenlumoj, duonlumoj, parkadlumoj, ĝirblinkoj, alarmoblinkoj, post lumoj, bremsolumoj).
- (f) Eco, kiu ebligas ekkoni, rimarki, juĝi aferon; elmontriteco, publikeco: pro modesteco li neniam metas en lumon siajn meritojn (Z); tiu cirkonstanco ĵetas plenan lumon sur la aferon (Z); lumo fariĝos, kulpo troviĝos (Z); de tiam ni ekhavis novajn lumojn sur ĉi tiu temo.
- (f) Maniero, kiel objekto estas rigardata: loki pentraĵon en favora lumo; (f) ĉe la lumo de tiuj faktoj ni povas deklari [...] ; tiun argumenton vi prezentas en tute malĝusta lumo (Z); tiu tro laŭta titolo metus malbonan lumon sur nian aferon (Z).
- (plej ofte plurale) (f) Natura aŭ akirita kapablo kompreni la aferojn: li juĝis laŭ siaj limigitaj lumoj; la lumoj de la racio, de la kredo; la jarcento de la lumoj (la 18a); (personige) mi povus citi tiajn grandajn lumojn, kiel ekz-e Bacon, Leibnitz, Pascal [...] (Z).
- [BIBLIO] La hebrea aŭ kristana kredo: tiuj homoj estas kontraŭuloj de la lumo (X); kiu rigardas al li, ricevas lumon (X); vidu, la infanoj de la lumo plorasl (Z); tiu venis [...] por atesti pri la lumo por ke ĉiuj per li kredu (N).
- [BELARTOJ] Hela parto de pentraĵo, per kiu la pentristo imitis la efektojn de la lumo: dismeti arte la lumojn kaj la ombrojn.
*lumi - (ntr) Eligi lumon 1, 2: la suno lumis inter la folioj (Z); Egiptujo, kie la suno lumis tiel varme (Z); la steloj lumis kiel okuloj (Z); sep lampiroj lumis tiel bone, kiel ili povis (Z); diamantoj, kiuj havas kapablon lumi en mallumo (Z).
- (ntr) ĵeti sian klaron sur: la radioj de la suno lumis sur ŝiaj vangoj (Z); la luno lumis sur la plankon (Z); la lanternoj neniam lumis al mi, diris la luno, sed mi lumis al la lanternoj (Z); simpla sklavo, sur kiun lumis nia hejma suno (Z); por lumi al ili, ke ili povu iri tage kaj nokte (X); (f) lumu per Via vizaĝo sur vian sklavon! (X); neniu radio al mi lumas (Z) (en la mizero)
- (ntr) (pp okuloj) Vigle, vive brili: la blanko en ŝiaj okuloj lumis kiel ĉe negro (Z); Kala nenion diris, sed ŝiaj okuloj lumis (Z); brilaj okuloj kiuj lumis el la masko (Z); lia vizaĝo lumis de infana ĝojo.
- (tr) (f, ark.) Prilumi: ĝi lumas mian malgajan vojon (Z); laboro, kiu lumas la solecon (Z).
luma
Daŭre lumanta: - ĉielaj lumaj korpoj; bela luma tago; ĝi estis bela kiel luma elfo (Z);
- bela luma salono; (f) luma klarigo;
- ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi vidas la lumajn okulojn de siaj fratoj (Z); luma vizaĝo (Z), rideto (Z); lumaj estontaĵoj.
hela, serena, senkulpa.
lume
En luma maniero: estis sufiĉe lume, por ke oni povu ĉion klare distingi (Z); mi ekbruligis fajron, tuj estos al vi pli varme kaj pli lume (Z). lumado
Eligado de lumo. lumaĵo
Lumo 3: estu lumaĵoj sur la ĉiela firmaĵo! (X). lumeco
Eco de luma korpo aŭ objekto. lumeti
Eligi malfortan lumon: ruĝete lumetis la ĉielo (Z). lumeto
Malforta lumo: tra la [...] fenestro [...] penetradis senbrila lumeto (Z); tiam rozkolora lumeto aperis sur la vangoj de la reĝino (Z). lumigi - Fari, ke io lumu, ekbruligi: vi lumigas mian lumilon (X).
- Provizi per lumo, liveri lumon al: lumigi ĉambron per kandelo (B); (La Reĝo:) lumigu al mi, for! (Z); groto lumigita per torĉoj; oleo por lumigado (X); rekta, duone-nerekta, nerekta lumigado.
- Helkolorigi: la martaj burĝonoj lumigas la nigrajn branĉojn.
- (f) Klarigi, evidentigi, komprenigi: tiu frazo lumigas la tutan argumentadon; kelkaj flankoj de la demando restas ankoraŭ nesufiĉe esploritaj nek lumigitaj.
- (f) Gajigi, serenigi, senzorgigi: rideto momente lumigis ŝian malgajan vizaĝon; la Eternulo lumigas mian mallumon (X).
hela, sennuba.
lumiĝi
Iĝi luma: leviĝu, lumiĝu, Jerusalem! (X). lumilo
Aparato, produktanta lumon: mi traesploros Jerusalemon kun lumiloj (X); gvidlumilo; (f) la lumilo de la malpiuloj estingiĝu (X); Vi estas mia lumilo, ho Eternulo! (X).
beko, lampo, kandelo, kandelabro, lanterno, lucerno, lustro, reflektoro, spoto, torĉo, flamingo, lumĵetilo. lumelektra
Vd efiko. duonlumo
Malforta lumo, kies radioj estas malhelpataj de maldiafanaĵoj: la mistera duonlumo de la vespero (Z).
krepusko, klaroskuro. eklumi
Komenci lumi: ankaŭ al ni la suno eklumos! (Z); ĝis eklumos la mateno (X); (f) en ŝi mem ankaŭ eklumis (Z); (ark.) se via okulo eklumus konsolon al mi l (Z). eklumigi = lumigi 1. kontraŭlume
En direkto kontraŭa al tiu, de kiu venas la lumradioj. *malluma - Havanta nenian aŭ tre malmultan lumon: la nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi (Z); malluma kelo, ĉambro (ekz. en fotolaboratorio); mallume kiel en karcero.
nigra, obskura.
- Ne hela, ne brila, proksima al nigro: du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo (Z); liaj fajraj mallumaj okuloj (Z); mallumaj amasoj da migrantaj birdoj (Z); mallumaj laŭraj arboj (Z); mallume verda maro (Z).
- (f) Malgaja, deprimanta: li vidas nur la malluman flankon de la aferoj; mallumaj tagoj de mizero (Z); mallumaj antaŭsentadoj (Z).
- (f) Kontraŭa al la racio, al la progreso: ili vegetis en la plej malluma nesciado; la mallumaj jarcentoj (de la komenca Mezepoko); en ĉi tiu kruela, malluma tempo (Z).
- [BIBLIO] Kontraŭa al la vera kredo: la mallumaj anĝeloj (diabloj).
mallumo - Tute aŭ preskaŭ tute plena manko de lumo: en la kaverno regis mallumo (B); tra densa mallumo briletas la celo (Z); ties lumilo estingiĝos meze de profunda mallumo (X); (f) karaj trajtoj englutitaj de la mallumo de la morto (Z).
- (f) Malklereco: tutaj gentoj lasitaj en la mallumo por la profito de iliaj mastroj, fremduloj, (kiuj) suspektas unu la alian pro mallumo, ilin dividanta (Z).
- Malboneco, malpieco, pekeco: makuli la ĉielan lumon per agoj de mallumo (Z); mi ne devis rimarkigi, ke mi travidis la agon de la mallumo (Z); (la Patro) liberigis nin el la potenco de mallumo (N).
mallumeco
Eco de io malluma. mallumigi
Fari ion, iun malluma: la nuboj rapide mallumigis la ĉielon; mallumigi ĉambron per kurtenoj; (f) religia pieco floris en mallumo per mallumigado de la spirito (Z).
obskurantismo. postlumoj
[TERVETURILO] Lumoj ĉe la malantaŭo de veturilo. prilumi (tr)
(pp luma korpo) Verŝi sian lumon al, sur: fajra kolono, por prilumi al ili la vojon (X): la suno prilumis liajn blankajn plumojn (Z); tie li sidis, prilumita de la brulanta kontraŭa domo (Z); la templo estas prilumata de la brilo de la suno (Z); (f) li havis jam la intencon kritike prilumi la detalojn de tiu historio (Z).
lumigi, reliefigi. prilumiteco
Stato de prilumita objekto: en la mistera luna prilumiteco de la monto (Z). senluma
Tia, ke oni ne havigis al ĝi lumon, aŭ tiun deprenis de ĝi: senluma astro, ĉambreto; ĉiujn fontojn de lumo en la ĉielo Mi senlumigos pro vi (X). erarlumo (Z) = vaglumo. blinkolumo
Luma avertilo kun intermitaj lumoj. fulmlumo
[FOTOGRAFIO] Magnezia aŭ alispeca forta lumo, uzata ĉe fotografado en mallumaj lokoj. haltlumo
[TRAFIKO] Ruĝa lampo, eklumanta je regulaj intervaloj, por malhelpi la trairadon de strato en unu direkto. lamplume
ĉe la lumo de lampo. lunlumo
Lumo de la luno: ili dancadis en la serena lunlumo (Z); ekstere estis hela lunlumo (Z); ĉe lunlumo (Z); lunluma nokto (Z). nordlumo
Luma atmosfera fenomeno, elradianta el la norda (aurora borealis) aŭ suda (aurora australis) magneta terpoluso: tamen ne estis mallume, la nordlumoj brilis ruĝe kaj bele (Z). plafonlumo
Lumilo, enigita en la plafono de ĉambro.
lustro. planklumo
[SPEKTAKLO] Tiuj lumiloj, kiuj, vicigitaj sur la rando de scenplanko, prilumas la aktorojn. reklamlumoj
Lumaj signoj, prezentantaj litere aŭ bilde reklamon pri varo ks: blinkaj reklamlumoj. serĉlumilo
ĵetilo, kies fasko estas serĉe direktebla en rondira movo. sunlumo
Lumo de Suno: ok minutojn kaj kelke da sekundoj bezonas la sunlumo por vojaĝo de pli ol 120 milionoj da mejloj (Z); bela parko kun sunlumo kaj floroj (Z); en la sunlumo (Z); verdaj sunlumaj montoj (Z). taglumo
La lumo de Suno dum tago: la taglumon ĝi denove ekvidis (Z). trafiklumoj
[TRAFIKO] Lumoj, kies grupiĝo, koloro kaj karakteroj reguligas la trafikon de ĉiaspecaj veturiloj surteraj, surakvaj kaj enaeraj.
semaforo. vaglumo
Facila kaj rapide estingiĝanta flamo, produktata de la membruligo de gasoj (metano ks) eligantaj el marĉoj aŭ grundoj, kie putras organikaj korpoj; temo de multaj superstiĉoj: koboldoj kun vaglumo sur la ĉapo (Z). verŝlumilo
Lumĵetilo vaste prilumanta surfacon (de ferdeko, alteriĝejo ks).
brili.drato.dunkla, mal'hela.elektro.fandaĵo.ilumini.kandelingo.kandelo.keno.koloro.konekti.konektilo.konektingo.krepusko.kurento.lampo.lanterno, lucerno.lumi.luno.lustro.makabro.mallumo.malŝalti.meĉo.obskuro.ombro.oscili.pilo.pri'lumi.radio.re'spegul'i.spegul'o.stelo.suno.ŝalti.ŝaltilo.torĉo.
apartamento domo. fenestro. meblo. ombro. ornami. pordo. uj. varma.
Iel rilatitaj:
-uj
Aleksandrix
Amaterasx
Apolonx
Lunx
aberacix
acetilenx
albedx
ampolx
apartamentx
astrx
aŭreolx
aŭrorx
aŭrx
biciklx
bildx
blindx
blinkx
brilx
domx
efluvx
fajrx
fenestrx
gasx
havx
kandelx
lampx
meblx
nubx
okulx
olex
ombrx
ornamx
periodx
plafonx
plankx
pordx
rapidx
spegulx
stelx
tagx
varmx
vidx
ĉelx
ĝojx