konservi

*konserv/i (tr)

  1. Zorgi, ke io ne difektiĝu aŭ ne perdiĝu; malebligi pereon de io: malproksima antikveco, pri kiu nenia historio konservis al ni eĉ la plej malgrandan dokumenton; ili ne povis konservi sian animon viva (Z); konservi sekreton (Z); konservi la varmon, librojn, arkivojn, deponaĵon; okulvitroj, kiuj konservas la vidkapablon; ni penas konservi la vestojn, kiom ni nur povas (Z); morgaŭ nia knabeto finus kvin jarojn, se ni povus lin konservi (Z); la cikonia patro prenis la cignajn vestojn, kiuj dum jaroj estis tie konservataj (Z).
    teni, restigi.
  1. Ne perdi, plu posedi, havi ankoraŭ: kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte (Z); konservi la pacon, la ordon, sian rangon, sian tutan forton aŭ potencon, sian valoron, sian junecon, sian belecon, la vivon (Z), siajn dentojn; la ĉielo konservis ankoraŭ postesignojn de la matenruĝo (B); konservi sian opinion, konvinkon, agrablan memoron pri io, amikajn rilatojn kun iu, tradician moron, sian seriozecon; la konferenco konservis ĉiam pure teknikan karakteron; konservi al iu fidelecon (Z), sian favoron; la finiĝoj, prefiksoj kaj sufiksoj estas tute memstaraj vortoj, kiuj ĉiam konservas egalan signifon (Z); ĉu vi konservos vian koleron por ĉiam? (X); konservi ion en la mano, sur la korpo, en la kapo, en la memoro.
    gardi, teni.
  1. [KUIRARTO] Per speciala preparado gardi (manĝaĵojn) kontraŭ putrado, ŝimo aŭ alia difektiĝo: konservi porkaĵon en salujo, ŝinkon per fumumo, lakton per pasteŭrizo; konservi fruktojn en provizejo (B).
    kandi, konfiti, marini, pekli, lado.
  • konserv (ad)o
    Ago de tiu, kiu konservas: tiu libro, por kies konservo la Hebreoj tiom multe jam suferis (Z); ĉu vi povas garantii al mi la konservon de la memoro? (Z); la konservado de historiaj monumentoj; libro pri la konservado de la nutraĵoj.
  • konservaĵo
    Io, kion oni konservas: ova, frukta konservaĵo; fari konservaĵojn el fiŝoj.
  • konservejo
    1. Loko, kie oni konservas diversajn aferojn: la konservejo de la manĝaĵo (Z); konservejo por varoj; li metis la abismojn (akvarojn) en konservejojn (X).
    1. [EKOLOGIO] Loko, kie oni konservas ekster ilia natura medio vivajn speciojn rarajn aŭ minacatajn: plant-, best-konservejo.
      rezervejo, naturparko.
  • konservema
    Konservativa.
  • konserviĝi
    Iĝi konservata, resti en konservo: se la gloro de ŝiaj patroj konserviĝis senmakula [...] (Z); el la fabeloj, kiuj konserviĝis ĉe la cikonioj (Z); substanco, kiu facile konserviĝas; [FIZIKO] la leĝo pri la konserviĝo de la materio.
  • konservisto
    Homo, kies profesio estas konservi gravajn aferojn (librojn, arkivojn kc).
    kuratoro 2.
  • konservujo
    Skatolo, kesto, vazo ks, en kiu oni konservas aĵojn.
    konfitujo, rezervujo, tenujo.
  • memkonservo
    Defendo de la propra vivo kontraŭ ĉiaj danĝeroj: sub instigo de la instinkto de memkonservo, ŝi kuris for (Z).
  • graskonservi
    [KUIRARTO] Konservi viandon en dika tavolo el graso: graskonservitaj maĉostomakoj.
    pemikano.
  • medikonservado
    [EKOLOGIO] Konservado de valorinda medio.
  • RIM. 'Konservi' estas ŝirmi kontraŭ la naturaj detrufortoj (morto, ruino, forgeso), 'gardi' estas ŝirmi kontraŭ ĉiuspecaj danĝeroj.


    Opinion formuli, gardi, konservi, ŝanĝi, revizii, bazi sur (realaĵo). Ĉiun iniciativon pri socialaj leĝoj la konservativuloj kontraŭbatalis. La instinkto de memkonservado ne tute ŝin forlasis. Burĝe politike kaj sociale konservativaj.
    Firme starigi, konservi, rompi pacon. fumaĵi : elmetadi viandon aŭ fiŝon al fumo, por fari ĝin konservebla (fum/aĵ/i) higieno : scienco pri la rimedoj por konservi la sanon. Instinkto de memkonservado. konservativa. konservativismo. konservativulo. konservatorio. konservi : teni ion tiel, ke ĝi ankaŭ poste estu, kiel ĝi nun estas, ke ĝi ne malboniĝu, ne difektiĝu, ne perdiĝu; konservaĵo: nutraĵo konservata (en ladskatolo,...) lado : maldika metalplato, uzata interalie por fari skatolojn por konservi nutraĵojn Opinion formuli, gardi, konservi, ŝanĝi, revizii, bazi sur (realaĵo). pekli : meti en salon (sal-akvon) (por konservi,...) Peni konservi sian seriozecon. Rutina konservatismo. salo : natria klorido (NaCl), uzata por doni guston al manĝaĵo aŭ por konservi manĝaĵojn; sali: meti salon en/sur (sali manĝaĵon) skatolo : ujo (ofte rektangula) el kartono aŭ simile fortika materialo; ladskatolo: el lado, por konservi nutraĵojn ŝranko : meblo (plejofte kun bretoj), fermebla per pordo(j) por konservi aferojn (meblo kun bretoj sen pordo: bretaro)
    daŭri. memori. teni.

    Iel rilatitaj:

    amforx bokalx daŭrx deponx fumaĵx gardx havx kuirx manĝx memorx muzex novx salx subtenx tenx ŝrankx