aparteni

  • Esti ies fakta aŭ leĝa posedaĵo: la domo apartenas al mia patro (Z); ĉiu lando morale k materiale plene egalrajte apartenas al ĉiuj siaj filoj (Z); al ĉiu konvenas, kio al li apartenas (Z); (f) la gratuloj apartenas al la tuta kunlaborantaro (Z); la estonteco apartenas al ni! (Z).
  • Esti parto de aro, ano de grupo, unu el pluraj difinitaj personoj: li apartenas al la laborista grupo; li apartenas al niaj amikoj (Z); mi tute ne apartenas al tiuj personoj, kiuj dezirus, ke la Akademio donadu al ni [...] (Z); tiu provinco apartenas al la plej riĉaj; floro, kiu apartenas al aŭtuno.
  • aparten (ad)o
    La fakto, ke iu, io apartenas al: la apartenado de konscia E-isto al E-a societo estas kvazaŭ devo; la ŝajna apartenado al unu religio (Z).
  • apartenaĵo
  • Io, kio apartenas al iu: el la apartenaĵo de la reĝo oni tuj donu la elspezojn (Z); la afero Esperanta estas libera apartenaĵo de la tuta mondo (Z).
  • Aparta propraĵo, dependaĵo: mi etendis la ĉielon k aranĝis ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn (X); tio ĉi estas nur okaza apartenaĵo de kelkaj lingvoj (Z); la diversaj mensoj ne prezentas ian apartenaĵon gentan (Z).
    karaktero, specialaĵo.


  • al kiu ajn nacio ili apartenas. Kial enbrakigi (enbrakumi) virinon ne apartenan al vi ?. La estonteco apartenas al ni. La parolo apartenas al li. Ne apartenas al homo kondamni alian homon al morto. Ŝi apartenis al tiu kategorio de karakteroj, kiu ---.
    aparteni : [tio, kion iu/io posedas (havas), apartenas al tiu/tio] [parto de io apartenas al la tuto]. ĉies : de ĉiu(j); apartenanta al ĉiu(j) (kune aŭ aparte). dependaĵo. esti elemento de. esti parto de io. ies : de iu(j); apartenanta al iu(j). kunaparteni. nenies : de neniu; apartenanta al neniu. posedaĵo. propraĵo. teritorio : la tero, kiu apartenas al iu ŝtato, urbo.; la regiono, super kiu iu regas aŭ havas juĝpovon. ties : de tiu(j); apartenanta al tiu(j).
    de . financo . havi . kies . teni .

    Iel rilatitaj:

    -a -ar al atribux aŭtonomx de dependx enhavx financx havx karakterx kies partx posedx proprx specialx tenx