vanta

*vant/a

  1. (io). Ne valoranta atenton aŭ prizorgon pro sia malgraveco aŭ nedaŭreco: la vantaj plezuroj de la mondo; ĉio estas vanta kompare kun la eterneco (B); vanta babilado; kio estas bona por la homo en la nemultaj tagoj de lia vanta vivo, kiun li pasigas kiel ombro? (X); de vantaj elspezoj malgrandiĝas riĉeco (X); dum via preĝado ne vante ripetadu (N).
    vana.
  1. (iu) Amanta posedi kaj montradi bagatelaĵojn, malmodesta: vanta virino; ni estas tiel vantaj, ke ni kredas nin ĉiam interesaj; fieraj vantaj infanoj (Z).
  • vantaĵo
    Afero, objekto vanta: kial do vi volas konsoli min per vantaĵo? (X); vantaĵo de vantaĵo, ĉio estas vantaĵo! (X).
  • vanteco
    Eco de iu aŭ io vanta: se ĉiu popolo volus el simpla vanteco doni al la lingvo sian propran karakteron [...] (Z); konscii la vantecon de ĉiuj homaj fieroj.
  • vantigi
    Fari vanta: por ne vantigi la disputon (Z).
  • vantiĝi
    Iĝi vanta: viaj patroj sekvis vantaĵon kaj mem vantiĝis (X).

    vantx


    Iel rilatitaj:

    havx modestx ŝatx