mizero

*mizer/o

Stato, inda je kompato pro ekstrema malriĉeco aŭ malfeliĉo: la fortoj kreskas en la mizero (Z); ĉio ja finiĝas, ankaŭ la mizero (Z); tiel helpu min Dio en mizero! (Z); instruas mizero manĝi panon sen butero (Z); el la mizero oni devas fari virton (Z) (rezignacie akcepti tion, kion oni ne povas forigi); fremda mizero ne estas sufero (Z); ĉiu havas sian kaŝitan mizeron (Z). [VIDU] nigra.
  • mizera
    1. Kompatinda pro sia malriĉeco aŭ malfeliĉo: kiel la plej mizera taglaboristo (Z); la mizera vivo de la siberiaj lepruloj; (subst-e) ne insultu mizeran, ne moku malliberan (Z); mizere ĝi falis sur la teron (Z).
    1. Fizike malbona, malbonstata: al mi naŭzas la mizera nutraĵo; metu ĉi tiun en malliberejon kaj nutru lin per mizera pano kaj mizera akvo! (X); mizera ĉerko (Z); tie mizeraj arboj vegetas; ludi mizeran rolon (Z) ( [VIDU] hunda); mieno fiera al ludo mizera (Z) (blufi ĉe malbonaj kartoj).
    1. Morale malbona, malŝatinda: mizeraj friponoj (Z); se la mizera ekpremo de tiu ĉi mizera objekto (pistolo) egaligas la saĝulon al la malsaĝulo [...] (Z); mizera kalumnio (Z).
  • mizeri (ntr)
    Esti en mizero: (f) kiam sako mizeras (estas senmona), amo malaperas (Z).
  • mizerulo
    Homo mizera: mizerulino! eĉ ĉemizon ŝi ne havas! (B).

    mizerx


    Iel rilatitaj:

    -aĉ bezonx havx