kiom

*kiom

  1. Demanda adv-o, signifanta 'kiunombre?', 'kiukvante?': kiom vi estas?; kiom mi ŝuldas al vi? (Z); kiom tio kostas?; kiom da lingvoj vi parolas? (B); kiom estis da mortigitoj? (Z).
  1. Ekkria adverbo , kun analoga signifo: kiom ne revenis el tiu milito!; kiom da judoj pereis en la koncentrejoj!; kiom ofte li tion ripetis!; kiom multe mi donus por tio, ke vi povu ŝanĝiĝi! (Z); kiom multe vi suferis! (Z); ho kiom pli bona estas via amo, ol vino! (X).

RIM. 1 Komence Z. ne uzis 'da' inter 'kiom' kaj substantivo: se mi skribus gazeton, kiom legantojn mi ricevus! (Z).
  1. Samsignifa adverbo, enkondukanta dependan demandon: diru al mi, kiom mi devas pagi (Z); mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis (Z); ne vidante kiom da ridinda estas en ĝi (Z); malgranda faritaĵo malaperas ĉe la rigardo (kiam oni konstatas), kiom fari restas (Z).
  1. Subjunkcio, enkondukanta komparon pri kvanto: kiom da homoj, tiom da gustoj (Z); mi prenas kiel atestantojn vin ĉiujn tiom, kiom vi estas (Z); ĉiuj donas al mi prunte, kiom mi volas (Z); kolektu ĝin ĉiu en tia kvanto, kiom li bezonas por manĝi (X); Gerda manĝis de ili, kiom ŝi volis (Z); tiam ni uzis tiom da tagoj, kiom da horoj vi nun uzas (Z); kiom la ĉielo estas pli alte ol la tero, tiom miaj pensoj estas pli alte ol viaj pensoj (Z); vi forgesas pli, ol kiom estas al vi permesita forgesi (Z); pli da malbono, ol kiom mia kapo povas elpensi (Z).
  1. Konceda subjunkcio, kun la restrikta signifo 'laŭ nur la mezuro, laŭ kiu': kiom mi konas miajn infanojn, ili sukcese plenumos la ekzerciĝojn (Z); kiom mi vidas, vi havas nur unu filon (Z); la apero, kiom mi komprenas, al nia land' malbonon antaŭdiras (Z); ĉu vi min konas?-kiom mi scias, ne! (Z); la kompatinda stana soldato tenis sin, kiom li povis, tute rekte (Z); mi kiom eble evitas tiun vorton (Z); la lingvo E. penis, kiom nur eble, konservi la neŝanĝitan formon de la vortoj (Z).
  • RIM. 2 La esenca senco de 'kiom' estas la mezuro; la grado estas, en nia lingvo, asimilita al la maniero kaj esprimiĝas per 'kiel'. Sed 'kiom' estas uzata por esprimi metaforan aŭ intensan gradon: kiom ili turmentis min!; je kiom mi estas pli saĝa ol vi, kiel multe pli mi atingis! (Z).
  • kiom ajn
    Konceda subjunkcio, kun signifo de kvanto aŭ intenseco: la azeno jam ne iros pli rapide, kiom ajn vi lin batos (Z); kiom ajn vi penos, nenio elvenos (Z); kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni ne povis kompreni [...] (Z); kiom ajn mi laborus, ĉiam restus ankoraŭ multego da vortoj ne kreitaj (Z); kiom ajn multe vi laboros kaj elspezos [...] (Z).
    kiel ajn.
  • ne tiom... kiom...
    Duopa konjunkcio , kun la senco 'ne nur... sed ankaŭ... ': li estas jam sana, kaj ne tiom dank' al la medikamentoj, kiom dank' al honesteco kaj ordo (Z).
    kiel... tiel ankaŭ...
  • kioma
    Demanda aŭ ekkria adjektivo , demandanta pri la nombro, la vico: la kioman fojon li jam ripetis sian rakonton? (Z); kioman fojon ŝi anstataŭ dezirata laboro ricevis almozon! (Z); kioma horo nun estas? (Z); sur kioma etaĝo li loĝas?; en la kioman klason? (Z).
  • kiome
    Malofta formo de kiom, uzata precipe en versoj: kiome li, malfeliĉul', suferas! (Z); kiome ajn vi estas malfeliĉa, ĉion vi forgesu! (Z).
  • kiomo
    La nombro aŭ kvanto entenata: la efektiva kiomo de la kompanio; la kilometra, mejla kiomo de aŭtomobila mezurilo.
    etato, kvoto, sumo.
  • kiomas?
    (fm) Kioma horo estas? .
  • kiomope
    En kiom granda kuniĝo: kiomope ni estas? (Z).
  • kiomfoje
    1. Kiom da fojoj: kiomfoje vi pekis?; ĉiu delegito havas tiom da voĉoj, kiomfoje po 25 anoj havas la grupoj, kiujn ili reprezentas (Z).
    1. ĉiun fojon, kiam: kiomfoje li ŝin rememoris, liaj okuloj pleniĝis de larmoj.

    PMEG: [tabelvortojje -om]


    da. doni. havi. komerci. kosti. manĝi. multa. pli.

    Iel rilatitaj:

    da donx etatx havx komercx kostx manĝx multx pli